Numeo
| Numeo (Nouméa) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
Panoramo de Numeo
| |||||
| commune of New Caledonia (en) urbego | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Kolektivo | |||||
| Provinco | Suda Provinco | ||||
| Tradicia areo | Djubéa-Kaponé | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 98818 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 98800 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Sonia Lagarde | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 96 082 (2019) [+] | ||||
| Loĝdenso | 2 102 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 22° 16′ S, 166° 27′ O (mapo)-22.266666666667166.45Koordinatoj: 22° 16′ S, 166° 27′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 7 m [+] | ||||
| Areo | 45 km² (4 500 ha) | ||||
| Horzono | UTC+11:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Numeo[1] (france: Nouméa) estas ĉefurbo kaj havenurbo de Nov-Kaledonio, transmara teritorio de Francio. Laŭ la stato de 2019 en la komunumo vivis 96 082 loĝantoj sur areo de 45,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 102 loĝantoj/km². Sekve Numeo estas la plej granda urbo de Nov-Kaledonio kaj la plej granda franclingva urbo en la tuta Pacifika Oceano. En Numeo kaj ĉirkaŭurbo laŭ la censo de 2009 loĝis 163 723 homoj, t.e. du trionoj el la tuta novkaledonia loĝantaro[2].
Situo
La ĉefurbo situas ĉe la suda bordo de la insulo Grande Terre, la ĉefa insulo de Nov-Kaledonio.
Historio
La francoj okupis Nov-Kaledonion en 1853 kaj ili fondis administran centron Port-de-France la 25-an de junio 1854. Malgranda fortikaĵo konstruiĝis por defendi la komunumon. Inter 1864-1897 ĝi estis ankaŭ malliberejo, kie la kaptitoj laboris. La urbeto ricevis novan loknomon Nouméa la 2-an de junio 1866. En 1897 oni trovis nikelon kaj tio portis prosperon. Dum la 2-a mondmilito Usono senbatale okupis la urbon, kiu iĝis grava livera loko dum la bataloj. En 1984 kaj en 2000 festivalo pri artoj.
Esperanta vivo
Okaze de la eŭropaj balotoj 2009, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 132 voĉdonojn (0,93% de voĉoj).
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
Notoj kaj referencoj
- ↑ En esperantlingva formo la urbo nomiĝas Numeo, kiel indikita en Poŝatlaso de la mondo, Prago 1971, la sola atlaso kiu ekzistas en Esperanto, tabuloj 40; en la prestiĝa Grand Dictionnaire Français-Espéranto de J. Le Puil kaj J.-P. Danvy, la plej laste eldonita kaj plej ampleksa franca-esperanto vortaro, p. 935; kaj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) en la lasta eldono de 2020, same en la papera eldono de 2002, p. 795, kaj en la origina unua eldono de 1970, p. 749.
- ↑ Pascal Rivoilan kaj David Broustet, Insee. Recensement de la population en Nouvelle-Calédonie en 2009 (france). Alirita la 18-an de novembro 2012.
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




