Novzelanda pipio
Novzelanda pipio
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Anthus novaeseelandiae (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Novzelanda pipio (Anthus novaeseelandiae) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en malferma kamparo en Aŭstralio, Novzelando kaj Nov-Gvineo.
Ĝi estis iam kunigita kun la Granda, Cinamo-, Monto- kaj Rufa pipioj en ununura specio: nome la Pipio de Richard, Anthus novaeseelandiae. Kelkaj fakuloj disigis la Aŭstralazia pipio en du specioj: Aŭstralia pipio (Anthus australis) en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo kaj la Novzelanda pipio (Anthus novaeseelandiae) en Novzelando.
Aspekto
Ĝi estas svelta birdo, 16 al 19 cm longa, kaj peza ĉirkaŭ 40 g. La plumaro estas bruna supre kun malhela strieco. La subaj partoj estas palaj kun strieco en brusto. Estas sub malhelbruna krono larĝa pala strio super la nigra okulo kaj malhela traokula strio. La longa vosto estas malhelbruna al nigreca (kiel la flugiloj) kaj havas blankajn eksterajn plumojn kaj ĝi estas ofte movata supren kaj suben. La kruroj estas longaj kaj rozbrunecaj dum la beko estas svelta kaj bruneca.
Ĝi havas paserecan kaj longdaŭran alvokon "cŭii".
Ekologio

Ĝi estas birdo de malferma habitato kiaj herbejoj, farmoj, ŝosebordoj, sekaj riverujoj, sablaj dunoj kaj malferma arbaro. Ili manĝas surgrunde malgrandajn senvertebrulojn kiaj skaraboj, araneoj kaj larvoj de insektoj. Ili manĝas ankaŭ semojn kiaj tiuj de herboj.
La reprodukta sezono ekas en aŭgusto, printempe en Suda Hemisfero. La tasforma nesto estas situata baze de vegetaĵaro aŭ ŝirme de ŝtono. Ĝi estas farata de herbo kaj konstruata de la ino. Ŝi demetas 2 al 5 ovojn, 3 aŭ 4 plej komune. Ili estas blankecaj al sablokoloraj kun bruna punkteco kaj estas kovataj dum 14 al 15 tagoj. Junuloj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj kaj povas flugi post 14 al 16 tagoj.
La birdonombroj malpliiĝis en partoj de Novzelando pro la pliigo de paŝtejoj, uzado de pesticidoj kaj predado fare de enmetitaj specioj.
Subspecioj

Oni agnoskas kelkajn subspeciojn nome:
- Grupo de la Aŭstralia pipio
- A. n. australis, A. n. bilbali & A. n. rogersi - kontinenta Aŭstralio
- A. n. bistriatus - Tasmanio
- A. n. exiguus - Nov-Gvineo
- Grupo de la Novzelanda pipio
- A. n. novaeseelandiae - Norda, Suda kaj Stewart-insuloj (birdoj de Norda Insulo estas foje traktataj kiel separata subspecio A. n. reischeki).
- A. n. aucklandicus - Aŭklandoj & Kampbeloj
- A. n. chathamensis - Ĉatĥamoj
- A. n. steindachneri - Antipoda Insularo
Referencoj
- Heather, Barrie D. & Robertson, Hugh (1996) The Field Guide to the Birds of New Zealand
- Pizzey, Graham & Knight, Frank (1997) The Graham Pizzey & Frank Knight Field Guide to the Birds of Australia, HarperCollins, London, UK.
- Watts, Dave (2002) Field Guide to Tasmanian birds, Reed New Holland, Sydney.
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


