Niki List

Niki List
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1956 (1956-06-28)
en Vieno
Morto 1-an de aprilo 2009 (2009-04-01) (52-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
ĉefkameraisto
reĝisoro
filmproduktoro
aktoro
scenaristo
libretisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Niki LIST (naskiĝinta la 28-an de junio 1956 en Vieno, mortinta samloke la 2-an de aprilo 2009 estis aŭstra filmreĝisoro, scenaristo kaj produktoro. Li taksiĝis elstarega reprezentanto de la aŭstria filmaj aktivularo.

Vivo

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe Akademia Gimnazio en Vieno li ekstudis en sia naskiĝurbo teatrosciencojn. Ekde 1977 li frekventis la amaskomunikilan faklernejojn Höhere Graphische Bundes-Lehr- und Versuchsanstalt en Vieno (sekcio pri fotografio). En 1980 li forlasis ĝin ekzamenite kun laŭdegoj.

Jam kiel studento List kunlaboris ĉe diversaj teatroprojektoj, ekz. aktore ĉe Amok (1975) aŭ ĉe Living Theater (1976). Inter 1980 kaj 1981 estis li helpreĝisoro ĉe la ekspoziciejo Künstlerhaŭs Wien kiel ankaŭ ĉe Viena Koncertodomo.

En 1986 li furoris danke al la kineja filmo Müllers Büro, detektiva kaj muzikala satiro, kiu danke al 441 miloj da kinejvizitantoj estis (almenaŭ ĝis 2013) la tria plej granda publika sukceso de aŭstra filmo en aŭstraj filmoteatrejoj.[1]

honora tombo ĉe Centra Tombejo de Vieno

Pli malfrue li mem teatre reĝisoris, ekz. en 1993 en Sankt-Galo kiam estis la premiero de Chapling de Jürg Federspiel aŭ en 2006 ĉe Neue Bühne en Villach kaj en 2007 en la viena multfunkcia okazigejo Wiener Metropol por la teatraĵo Müllers Büro – Das Musical.

Vespere de la 1-a de aprilo 2009 List vizitis premieran feston de la festivalo de Viena Filmakademio. Dum tuj samvespere plua gaja kunveno li stumblis kaj restis sole pavime senkonscie kaj netrovate. La sukuristoj deklaris lin morta ĉirkaŭ la dua horo frumatene.[2] Lian urnon oni entombigis ĉe Viena Centra Tombejo en vico de honoratuloj (grupo 40, nr. 76).

Filmaro (elekto)

kiel reĝisoro
  • 1980: Sehnsüchte Südfrüchte
  • 1982: Café Malaria
  • 1984: Mama lustig …?
  • 1986: Die Dreckschleuder
  • 1986: Müllers Büro
  • 1988: Sternberg – Shooting Star
  • 1989: Nummer 11
  • 1990: Werner – Beinhart! (kadraj intrigoj)
  • 1990: Ach, Boris…
  • 1992: Muß denken
  • 1994: Der Schatten des Schreibers
  • 1995: Copa Cagrana
  • 1998: Helden in Tirol (kiel Lorenz Luftsprung)
  • 2001: Mein Boss bin ich
  • 2002: Nick Knatterton – Der Film
kiel produktoro
kiel scenaristo
  • 1986: Müllers Büro
  • 1990: Ach, Boris…
  • 1994: Der Schatten des Schreibers
  • 1998: Helden in Tirol

Honoroj

  • Max-Ophüls-premio 1983 por Café Malaria
  • Österreichischer Filmpreis (1984, 1986, 1988)
  • Young Cinema Tokyo Award por Müllers Büro
  • Bergfilmfestival Trento: premio por Helden in Tirol
  • titoliĝo Professor fare de la ministro pri edukado kaj kulturo en la 11.3.2009[3]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.