Nicolas Baudin

Nicolas Baudin
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1754 (1754-02-17)
en Saint-Martin-de-Ré
Morto 16-an de septembro 1803 (1803-09-16) (49-jaraĝa)
en Insulo Maŭricio
Mortokialo tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj anglafranca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Nicolas Baudin
Okupo
Okupo esploristo
botanika kolektisto
natursciencisto
scienca kolektisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Nicolas Thomas Baudin [bodEn] (Saint-Martin-de-Ré, Insulo Ré, 17-a de februaro de 1754 - Port-Luiso, Maŭricio, 16-a de septembro de 1803) estis maristo, ŝipoficiro, esploristo, mapisto, hidrografo kaj naturalisto franca, memorita ĉar li realigis du gravajn sciencajn vojaĝojn — al Antiloj (1796-98) kaj al Aŭstralio (1800-03)— dum kiuj oni kolektis sècimenojn kaj informon aluda al plantoj, birdoj kaj insektoj.

Biografio

Nicolas Baudin naskiĝis en Saint-Martin-de-Ré, en la marborda Insulo Ré. Dekkvinjaraĝa li aliĝis al komerca ŝiparo kaj 20-jaraĝa al la Franca Kompanio de Orientaj Hindioj. Aliĝinta en la franca ŝiparo, servis en la Karibio dum la Usona Milito de Sendependeco.

Fininta la milito, estis kapitano de diversaj ŝipoj kiuj transportis botanikistojn el Aŭstrio al la Hinda Oceano kaj al la Pacifiko. Tiam Baudin lernis botanikon same kiel la sistemon pluteni animalojn kaj plantojn vive surŝipe.

En 1792, Francio deklaris militon kontraŭ Aŭstrio kaj Baudin klopodis malsukcese realiĝi al la franca ŝiparo. Revenis en Francion en 1795 kaj vizitis Antoine de Jussieu ĉe la Muzeo de Natura Historio por proponi al li botanikan ekspedicion al Karibio. La veturo estis sukcesa kaj Baudin revenis al Francio kun grava kolekto de plantoj, birdoj kaj insektoj.

Oktobre de 1800 li estis elektita por estrado de ekspedicio kiu devis mapigi la marbordon de Aŭstralio. Li disponis el du ŝipoj nome Le Géographe kaj Le Naturaliste kaj estis akompanata de naŭ naturalistoj kaj botanikistoj, inter ili Jean Baptiste Leschenault de la Tour.

Ili alvenis en Aŭstralion en majo de 1801 kaj en aprilo de 1802 ili trafis kun Matthew Flinders, kiu same estis mapiginta la marbordon, en Encounter Bay. Baudin haltiĝis en la brita kolonio Sidnejo por akiri manĝon kaj novan ŝipon dum li sendis Le Naturaliste revene hejmen kun la kolektitaj specioj. Li direktis sin al Tasmanio kaj pluis al Timoro. Revene hejmen, Baudin haltiĝis ĉe Port-Luiso, nuna insulo Maŭricio (tiam laŭnome Insulo de Francio), kie li mortiĝis pro tuberkulozo.

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.