Nervoturnilo




Nervo-turnilo (el la angla "fidget" por maltrankvilo kaj "to spin" por kirlado / turniĝo ), ankaŭ nomata mana spinilo, estas ludilo, kiu konsistas el centre lokita globlagro kaj pluraj brakoj. La ludilo rotacias amuze. [1]
La ludilo estas farita el diversaj materialoj, inkluzive de latuno, rustorezista ŝtalo, titanio, kupro aŭ plasto. La materialo kaj dezajno de la biradoj influas la daŭron de rotacio, la specon de produktita vibrado kaj bruo, kaj la sensan respondon. [2]
Ekzistas ankaŭ turniĝiloj, kiuj estas presitaj per 3D-printiloj.
La ludilo ofte estas merkatigata pro siaj sanbenefikoj, inkluzive de trankviliga, stres-malpeziga, kaj helpado al homoj kun atento-deficita perturbo aŭ kiuj havas problemojn fokusiĝi aŭ estas nervozaj (kiel ekzemple tiuj diagnozitaj kun ADHD, aŭtismo aŭ angoro). [3] La ludilo komencis esti uzata de studentoj en lernejoj, rezultante en tio, ke kelkaj lernejoj malpermesis la produkton pro la kialo, ke la ludilo fariĝis distraĵo en la klasĉambro. En aliaj lernejoj, la ludilo estis uzata por helpi studentojn pli bone koncentriĝi. [4] [5]
Fakuloj estas dividitaj en siaj taksoj pri la sanprofitoj de la spinilo: iuj kredas, ke ĝi povas helpi en streĉaj situacioj, funkciante kiel sedativo, dum aliaj neas ĉi tiun eblecon kaj kredas, ke la ludilo estas pli distraĵo ol helpo por koncentriĝi. [6]
Vidu ankaŭ
- Nervokubo
- Oficeja ludilo
- Hejmbesta Roko
- Streĉiteca pilko
- Turbo
Referencoj
- ↑ . Fidget spinners, the latest distraction craze, explained (angle) (May 4, 2017). Alirita July 19, 2025 .
- ↑ . Understanding the Physics of Fidget Spinners (angle) (July 7, 2017). Alirita July 19, 2025 .
- ↑ . All your questions about fidget spinners, answered (angle) (May 5, 2017). Alirita 2025-07-19 .
- ↑ . Fidget spinners, the hit toy that spun out of nowhere (angle) (May 16, 2017). Alirita 2025-07-19 .
- ↑ Strauss, Valerie, "Analysis | Schools are banning fidget spinners, calling them nuisances and even dangerous", The Washington Post, July 1, 2017. (en-US)
- ↑ . Fidget Spinners: Are They Good? (en-US) (May 15, 2017). Alirita July 19, 2025 .
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Fidget spinners – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.