Nemi

| Nemi | |||||
| komunumo de Italio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Ŝtato | |||||
| Regiono | |||||
| Provinco | RM Romo | ||||
| Geografia situo | 41° 43′ N, 12° 43′ O (mapo)41.71666666666712.716666666667Koordinatoj: 41° 43′ N, 12° 43′ O (mapo) | ||||
| Supermara alteco | 521 m | ||||
| Areo | 7 km² | ||||
| Loĝantaro | 1877 (2023) | ||||
| Loĝdenso | 268 loĝantoj/km² | ||||
| Najbaraj komunumoj | Ariccia, Genzano di Roma, Rocca di Papa kaj Velletri | ||||
| Patrono | sanktaj Filipo kaj Jakobo la pli juna, apostoloj | ||||
| Festa tago | 3-a de majo | ||||
| Nomo de loĝantoj | nemesi | ||||
| Poŝtkodo | 00040 | ||||
| Imposta kodo | F865 | ||||
| Kodo laŭ ISTAT | 058070 | ||||
| Telefona prefikso | 06 | ||||
| Estro | |||||
| Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||

Nemi estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Romo, kiu ekde 2015 havas novan nomon metropola urbo Romo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 1 877 loĝantoj sur areo de 7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 268 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktaj apostoloj Filipo kaj Jakobo la pli juna, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Genzano di Roma, Rocca di Papa, Ariccia kaj Velletri.
La komunumo situas apud samnoma lago Nemi. La nomo devenas de la latina vorto nemus (= arbaro), pro la densaj arbaroj kiuj ĉirkaŭis (kaj parte ankoraŭ ĉirkaŭas) la lagon.
Historio


Kvankam fama templo de Diana (Diana Nemorensis)[1] ekzistis apud la lago jam ekde la 6-a jarcento a.K. aŭ eble eĉ antaŭe, la urbeto ekestis nur en la Mezepoko (9-a jarcento), apud la kastelo ĵus konstruita de la Grafoj de Tuskolo.
Vidindaĵoj
Tre gravaj estas la restaĵoj de la sanktejo de Diana Nemorensis, apud la lago.
Ankaŭ apud la lago estas la Muzeo de la Romiaj Ŝipoj (Museo delle Navi Romane),[2] kie oni gardas informojn pri du romiaj ŝipoj trovitaj sur la fundo de la lago (La ŝipoj estis plejparte brulitaj dum la dua Mondmilito, sed ankoraŭ videblas iliaj strukturoj kaj pluaj detaloj).
En la urbeto estas Palazzo Ruspoli, domego konstruita de la Grafoj de Tuskolo dum la Mezepoko.
Tradicioj
Nemi estas fama pro la fragoj. Ekde 1922 okazas printempe fraga popolfesto.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Diana Nemorensis: Origins of the Legend (angle). Nemi to Nottingham (2013). Alirita 2018.02.03 .
- ↑ Muzeo de la Romiaj Ŝipoj (itale)}
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


