Nefelo

Nefelo
greka nimfo Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Eble sama Nephele
Sekso ina
Patro Oceano
Edzo/Edzino Atamanto
Infanoj FriksoHelo • Macistus
vdr

Nefelo (helene Νεφέλη, latine Nebula) estis en la helena mitologio diino de nuboj, kiu fariĝis edzino de orĥomena reĝo Atamanto.

Ili havis kune du infanojn, Frikson kaj Helon, kiujn ilia patrino amis kaj aranĝis al ili feliĉan infanecon. Sed tio daŭris nur mallonge, ĉar Atamanto fianĉiĝis al alia virino. Nefelo foriris de li aŭ eble eĉ estis de la reĝo elpelita. La duonpatrino Ino la infanojn malamis kaj teksis intrigon kiel senigi sin de ili. Ŝi verkigis falsan orakolon, ke por savo de la lando kontraŭ rikoltmanko kaj malsatmortado necesas ambaŭ gefratojn oferi. La reĝo dekomence ne konsentis, sed pli poste subiĝis.

La infanoj ne antaŭsentis kio atendas ilin, sed ilia patrino Nefelo atentis ilin kaj iom da horoj antaŭ la ceremonio sendis la oran virŝafon en la reĝan palacon. La infanoj saltis sur ĝin, la virŝafo elflugis alten kaj forportis ilin. Sed poste super la Trakia maro okazis, ke Helo nesingarde ĉirkaŭrigardis, ne tenis sin bone, falis en la maron kaj dronis. Dum kelkaj tagoj sur tiu loko falis larmoj de la patrino Nefelo en formo de delikata pluvo. Memore al malgranda Helo estis tiu ĉi markolo nomata Helesponto, nun ĝi estas Dardaneloj.

Frikso feliĉe venis en Kolĥidon, kie ekprotektis lin la reĝo Eeto. Frikso donis al li la Oran ŝaffelon, kiun la reĝo severe gardigis. Tiel ekestis granda mito pri la Ora ŝaffelo, por kiu post kelkaj jaroj vojaĝis granda ekspedicio de Argonaŭtoj gvidata de Jazono.



Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Nefelé

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.