Nazplukado

Vido de la agado

Nazplukado, Nazpikado, nazboradonazpinĉado rilatas al la enmeto de fingro en la nazon, en unu el la naztruojn, kutime por forigi sekiĝintajn nazajn sekreciojn (teknike: krusto, familiare: muko, bulo aŭ veziketo) aŭ (malpli ofte) fremdaĵojn, aŭ por grati la nazon ene.

Kvankam nazplukado estas tre ofta praktiko, kutime ĉiutaga, ĝi estas konsiderata tabuo almenaŭ en okcidenta kulturo, kaj elvokas sentojn de abomeno kaj naŭzo inter observantoj.[1]

Studo de 1995 trovis, ke 91% de respondintoj de tempo al tempo pinĉas siajn nazojn.[2] Alia studo ekzamenis la oftecon de nazplukado inter adoleskantoj, kaj trovis, ke respondintoj averaĝe pinĉis siajn nazojn kvar fojojn tage.[3] Kelkaj respondintoj kutimis pasigi inter 15 minutojn ĝis du horojn ĉiutage plukante sian nazon.

La nazaj trairejoj enhavas la nazan mukozon, kiu konstante produktas mukon kaj estas eksponita al la aero. Se la muko sekiĝas, ĝi kutime kaŭzas mildan haŭtiritiĝon al la sensaj receptoroj en la nazo. Ĉi tiu irito devigas la suferanton forigi la sekiĝintan mukon per pinĉado de sia nazo.

Ekstremaj kazoj de nazpikado nomiĝas rinotileksomanio (el la greka, rhino "nazo" + tillexis "piki"). Ĉi tiuj kazoj kaŭzas signifan damaĝon al la haŭta histo de la nazo kaj estas karakterizitaj per patologia kompulsa konduto.[3]

Rinotileksomanio estas agnoskita kiel mensa malsano en la ICD, kaj en la ĉapitro "Mensaj kaj Kondutaj Malordoj" ĝi ricevas la numeron F98.8. La plej multaj homoj kun ĉi tiu malsano estas infanoj kaj adoleskantoj.

Nazmukomanĝado nomiĝas Mukofagio en la medicina literaturo, kaj karakteriziĝas per la konsumado de nazmuko post nazmukado. Nazmukomanĝado estas konsiderata malĝentila en okcidenta kulturo, sed imunigas la korpon ĉar la nazmuko enhavas malfortigitajn bakteriojn. Kaj kutime kaŭzas abomenon kaj naŭzon ĉe tiuj, kiuj rigardas ĝin, eĉ pli ol nazplukado. La fenomeno estas ofta ĉe beboj kaj junaj infanoj.

Referencoj

  1. Hemenover, Scott H.; Ulrich Schimmack (באוגוסט 2007), "That's disgusting! …, but very amusing: Mixed feelings of amusement and disgust", Cognition & Emotion, 21 (5): 1102–1113, doi:10.1080/02699930601057037
  2. Jefferson, James W.; Trevor D. B. Thompson (1995). "Rhinotillexomania: psychiatric disorder or habit?". The Journal of clinical psychiatry. 56 (2): 56–9. PMID 7852253.
  3. 3,0 3,1 J Clin Psychiatry. 2001 Jun;62(6):426-31. A preliminary survey of rhinotillexomania in an adolescent sample

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.