Nadimo

Nadimo
rusia urbo de distrikta signifo
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 629730
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44 046  (2025) [+]
Loĝdenso 143 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 65° 32′ N, 72° 31′ O (mapo)65.53333333333372.516666666667Koordinatoj: 65° 32′ N, 72° 31′ O (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 307 km² (30 700 ha) [+]
Nadimo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
Nadimo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
DEC
Situo de Nadimo
Nadimo (Rusio)
Nadimo (Rusio)
DEC
Situo de Nadimo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nadym [+]
vdr

Nadimo (ruse Надым) estas urbo en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco, Rusio.

La urbo havas statuson de urbo ekde jaro 1972.

La urbo situas ĉe rivero Nadimo.

En la urbo funkcias flughaveno.

Nomo

Etimologio de la urbonomo estas disputata. Tjumena verkisto Konstantin Lagunov en 1980 reference al Zelik Frejzon, la estro de la ekspedicio de Lengiprotrans [sekcio de dezajna instituto] asertas ke la urbo estis nomita laŭ la samnoma rivero, kies nomo en la neneca signifas "feliĉo". Frejzon miris pri la vortelekto, tamen asertas ke ĝuste pro tio la areo nomiĝas Nadima tundro kaj lokaj indiĝenoj — nadimaj nenecoj. Zelik Frejzon diris ke unuafoje venis al tiu ĉi loko post la Dua mondmilito kaj bone konis ĝin[1].

Historio

Zelik Frejzon asertis ke en 1951 de Saleĥardo al Nadimo veturis trajnoj laŭ la Transpolusa fervojo, konstruita de malliberuloj de Gulago en 1947–1953, sed ne finita kaj forlasita. Li diris ke en 1965 lia grupo venis laŭ ordono de la Ministerio pri Gasa Industrio laŭ tiu ĉi itinero sur drezino. Tiutempe la setlejo konsistis el kelkaj lignaj domoj, konstruitaj por fervoja personaro, sed enloĝitaj de telekomunikistoj kaj forstisto. En la 1970-aj aldoniĝis kelkaj provizoraj dometoj kaj konstruaĵoj[2].

Post malkovro de la gasminejo Medveĵje komenciĝis amasa konstruado kaj la vilaĝeto transformiĝis je la urbo. En 1980 3 700 kamionoj, buldozoj kaj aliaj povaj veturiloj estis laborantaj je konstruado de la urbo. Tio estis drasta ŝanĝo, ja antaŭ la Dua mondmilito en la tuta Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto estis nur 1 kamiono GAZ-AA kaj malforta traktoro. En 1980 de la antaŭa epoko restis nur 2 lignaj domoj, ĉirkaŭitaj de pluretaĝaj konstruaĵoj, kiujn siavice ĉirkaŭis pli ol 3 000 provizoraj dometoj (ruse балок), en kiuj plu loĝis duono de la urbanoj[3].

En la centro aperis 4 longaj pluretaĝaj domoj el grizaj betonaj slaboj, formantaj (se rigardi de supre) la vorton СССР (USSR). La domoj havas kurban formon, kiun dezajnistoj de la arkitekta instituto LenZNIIEP (ruse ЛенЗНИИЭП) elektis por protekti la ejojn kaj kortojn kontraŭ fortaj ventoj. Tamen en 1980 oni ankoraŭ plendis pri ekstrema malvarmo dum vintraj frostoj.

Citaĵo
 В удобно спланированных, просторных и светлых квартирах в зимние месяцы холодно, температура воздуха редко поднимается выше десяти градусов тепла, на зиму семья забивается в одну, самую маленькую комнатку, день и ночь обогревая ее электрокаминами, рефлекторами, плитками, которые с великим натугом поднимают температуру еще на несколько градусов...   En la bone dezajnitaj, vastaj kaj helaj apartamentoj dum vintraj monatoj estas malvarme, temperaturo de aero malofte leviĝas super dek gradoj da varmo, por la vintro la familio eniĝas je unu, la plej eta ĉambreto, tage kaj nokte varmigante ĝin per elektrokamenoj, reflektoroj, forneloj, kiuj kun granda peno levas la temperaturon je kelkaj pliaj gradoj... 
— Konstantin Lagunov, Nadima kajero [1980][4]

Avantaĝo de Nadimo estis ke, malsame ol pluraj aliaj urboj de la regiono, ĝi estis konstruata laŭplane, kun modernaj domoj kaj sociala infrastrukturo. En 1980 la urbo jam havis restoracion, kinejon kun granda ekrano, du muziklernejojn. Estis konstruataj komfortaj pluretaĝaj domoj, do post provizoraj dometoj urbanoj transloĝiĝis rekte al modernaj loĝejoj, sen pasigi plian tempon en meza variaĵo forme de duetaĝaj lignaj domoj sen banejoj kaj necesejoj subtegmene[5].

Jam en 1980 iuj kritikis la elektitan urbosituon, argumentante ke necesis konstrui la urbon pli proksime al la minejo Medveĵje, sen kroĉiĝi al la iama vilaĝo, neglektinda kompare al la okazonta konstruado[6].

Alia problemo estis sabloŝtormoj, kaŭzitaj de abunda sablotavolo surloke de la urbo[4].

En jaro 1959 la urbo havis 0,3 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 45,9 mil loĝantojn.

Esperantistoj

Referencoj

  1. Лагунов, К.. (1980) Шапошникова В. Д.: Надымская тетрадь // Тюменские клады: Очерки и повесть (ruse), p. 356. ISBN =.
  2. Лагунов, К.. (1980) Шапошникова В. Д.: Надымская тетрадь // Тюменские клады: Очерки и повесть (ruse), p. 356–357. ISBN =.
  3. Лагунов, К.. (1980) Шапошникова В. Д.: Надымская тетрадь // Тюменские клады: Очерки и повесть (ruse), p. 359–360. ISBN =.
  4. 4,0 4,1 Лагунов, К.. (1980) Шапошникова В. Д.: Надымская тетрадь // Тюменские клады: Очерки и повесть (ruse), p. 358. ISBN =.
  5. Лагунов, К.. (1980) Шапошникова В. Д.: Надымская тетрадь // Тюменские клады: Очерки и повесть (ruse), p. 361. ISBN =.
  6. Буров, Ю. Ф.. (1981) Окна на северную сторону (ruse), p. 49. ISBN =.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.