Muzeo ArtScience
| Muzeo ArtScience | ||||
|---|---|---|---|---|
|
| ||||
| muzeo | ||||
| Lando | Singapuro vd | |||
| Situo | Downtown Core | |||
| Adreso | 6 Bayfront Ave, Singapur 018974 | |||
| Estiĝo | 17-a de februaro 2011 | |||
| Malfermo | 17-a de februaro 2011 | |||
| Direktoro | Honor Harger | |||
| Koordinatoj | 1° 17′ 10″ N, 103° 51′ 32″ O (mapo)1.28611103.859Koordinatoj: 1° 17′ 10″ N, 103° 51′ 32″ O (mapo) | |||
|
| ||||
| Retpaĝo | http://www.marinabaysands.com/ArtScienceMuseum | |||
La Muzeo ArtScience (angle ArtScience Museum) estas muzeo situanta ĉe la marbordo de Marina Bay en Singapuro. [1] Ĝi estas la unua muzeo en la mondo, kies celo estas studi la rolon de la kreiva procezo en scienco kaj arto kaj ĝian influon sur la konscion de la socio. Laŭ Sheldon Adelson, prezidanto de la Las Vegas Sands Corporation, la konstruaĵo estas "vizitkarto" de la urbo kaj la lando, reprezentante "la bonvenigan palmon de Singapuro".
Konstrustaĵo kaj infrastrukturo
La subtasforma tegmento de la konstruaĵo kolektas pluvakvon al sia centro, tra kiu la akvo fluas en la internan rezervujon de la muzeo. La nesimetria strukturo de la muzeo, desegnita de Arup, atingas totalan altecon de 60 metroj. La arkitektura aro ripozas sur 10 kolonoj, kiuj kuniĝas en korboforma ringo en ĝia centro - la portanta parto de la konstruaĵo. Danke al ĉi tiuj estetikaj kaj inĝenieraj solvoj, la konstruaĵo ŝajnas pendi super la tero. La ekstero de la konstruaĵo estas finita per plifortigita polimero, kutime uzata je tia skalo por la konstruado de marŝipoj kaj jaktoj. Ĝuste ĉi tiu materialo kreas la iluzion de monolita strukturo. [2][3]
Ekspozicioj
La ArtScience Museum havas galeriojn kun entute 6 000 m² da ekspozicia spaco, kiuj kombinas arton kaj sciencon, amaskomunikilojn kaj teknologion, kaj artajn kaj arkitekturajn temojn.
Daŭraj ekspozicioj montras objektojn reprezentantajn atingojn en kaj artoj kaj sciencoj tra la historio, kiel ekzemple la flugmaŝino de Leonardo da Vinci, fluganta lanterno kaj altteknologia robota fiŝo. La muzeo malfermiĝis per ekspozicio de kolekto de kargo el la ŝipvrako Belitung kaj trezoroj el la dinastio Tang.
Galerio
-
Elaera vido de la Arto-Scienca Muzeo
-
Nokta vido de la Singapura Arta Scienca Muzeo, februaro 2019
-
La Arto-Scienca Muzeo je krepusko
-
Nokta vido de la muzeo fotita en februaro 2011
-
Vido de sube
Referencoj
- ↑ About ArtScience Museum. Marina Bay Sands. Arkivita el la originalo je 25 June 2023. Alirita 25 June 2023 .
- ↑ "Design: Architecture in Bloom - Singapore's ArtScience Museum". Time. Vol. 177, no. 14. 11 April 2011. pp. 52–53.
- ↑ Angus J. Macdonald. (2018) Structure and Architecture. Taylor & Francis. ISBN 978-1-351-80988-7.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




