Multaro
| Multaro | ||
|---|---|---|
| matematika objekto | ||
Multaro estas matematika objekto simila al aro, sed kun la diferenco ke en multaro elementoj povas plurfoje aperi. Alimaniere dirite, multaro estas neordigita opo. La koncepto de multaro estas uzata, ekzemple, en komputiko.
Same kiel arojn, oni uzas por multaroj notacion kun kunigaj krampoj. Ekzemple, {a, a, b, b, c} estas multaro. a aperas dufoje en ĝi; tial oni diras ke la elemento a havas la oblecon 2 en tiu ĉi multaro.
Formala difino
En aroteorio, multaro povas esti formale difinita kiel paro (A, m) kie A estas iu aro kaj m : A → estas funkcio de A al la aro de (pozitivaj) naturaj nombroj. La aro A nomiĝas la subkuŝanta aro de elementoj. Por ĉiu a en A la obleco (tio estas, la nombro de aperoj) de a estas la nombro m(a).
La koncepto de multaro estas ĝeneraligo de la koncepto de aro: Multaro estas aro se la obleco de ĉiu elemento estas 1.
Kutime en aroteorio oni difinas funkcion kiel aron de duopoj { (a, m(a)) : a ∈ A }. Ekzemple la multaro skribita kiel { a, b, b } estas difinita kiel { (a, 1), (b, 2) }, kaj la multaro skribita kiel { a, a, b } estas difinita kiel { (a, 2), (b, 1) }.
Se la aro A estas finia, la longo de la multaro (A, m) estas la sumo de ĉiuj oblecoj de la elementoj de A:
Ekzemploj
Unu el la plej naturaj kaj simplaj ekzemploj estas la multaro de primaj faktoroj de iu nombro n. En ĉi tiu kazo la subkuŝanta aro estas la aro de primaj divizoroj de n. Ekzemple la nombro 120 havas la priman faktorigon
kies multaro estas {2, 2, 2, 3, 5}.
Alia ekzemplo estas la multaro de solvoj de algebra ekvacio. Ekzemple, kvadrata ekvacio havas du solvojn, sed en iuj okazoj ili ambaŭ egalas al la sama nombro. Tial la multaro de solvoj de la kvadrata ekvacio povas esti {3, 5}, aŭ ĝi povas esti {4, 4}. En la lasta kazo ĝi havas solvon de obleco 2.
Operacioj
La kutimaj operacioj de aroj kiel kunaĵo, komunaĵo kaj kartezia produto povas esti facile ĝeneraligitaj por multaroj.
Por multaroj (A, m) kaj (B, n):
- La kunaĵo estas difinita kiel (A ∪ B, f), kie f(x) = max{m(x), n(x)}, kun la plivastigita difino ke m(x) = 0 por x ∉ A kaj n(x) = 0 por x ∉ B.
- La komunaĵo estas difinita kiel (A ∩ B, f), kie f(x) = min{m(x), n(x)} por x ∈ A ∩ B.
- La kartezia produto estas difinita kiel (A × B, f), kie f((x,y)) = m(x)n(y).
Aldone ekzistas jena operacio, kiu ne havas ekvivalenton ĉe la aroj:
- La sumo estas difinita kiel , kie f(x) = m(x)+n(x).
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

