Mudlum
| Mudlum | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 31-an de julio 1966 (59-jaraĝa) en Pärnu | ||||
| Lingvoj | estona vd | ||||
| Ŝtataneco | Estonio | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | Mudlum vd | ||||
| Okupo | verkisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Mudlum (naskita kiel Made Luiga; 31-a de julio 1966) estas estona verkistino kaj literaturkritikisto.
Vivo
Mudlum diplomiĝis ĉe mezlernejo en Talino meze de la 1980-aj jaroj kaj studis ĉe la Estona Humanitara Instituto en la unua duono de la 1990-aj jaroj, specialiĝante pri teatro, estona literaturo kaj filozofio. De 2007 ĝis 2012, ŝi studis ĉe la Estona Akademio de Artoj, diplomiĝante kun bakalaŭro.[1]
Mudlum loĝas en Talino kaj sur Muhu. Ŝi estas membro de la Estona Verkista Unio ekde 2017.
Verkado
Mudlum debutis en 2014 per kolekto de noveloj, surprizante kritikistojn per "tre bela libro el nenie", kun komparoj eĉ faritaj kun Viivi Luik.[2] Kvankam kelkaj kritikistoj supozis, ke ĝi estus unu-furora verko,[3] la aŭtorino rapide daŭrigis per pliaj libroj, kiuj ankaŭ estis tre bone ricevitaj de kritikistoj. En la koro de ŝia novelverko estas "nostalgie nuancita poetiko de ĉiutaga vivo".[4]
En Esperanto aperis
BA51: La apartamento numero 43 (trad. István Ertl)
Referencoj
- ↑ Mudlum / Carolina Pihellgas: Natuke lapsik, natuke naljakas, natuke hirmus, en Looming 4/2017, p. 553-554.
- ↑ Ilona Martson: Päris goals raamat eimillestki, en Looming 2/2015, p. 293-294.
- ↑ Mari Peegel: Unetuna endal külas, en Looming 2/2017, p. 294.
- ↑ Leo Luks: Surma vend uni, en: Keel ja Kirjandus 3/2017, p. 222.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

