Moshe Feiglin
| Moshe Feiglin | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| משה פייגלין | |||||
| Naskiĝo | 31-an de julio 1962 (63-jaraĝa) en Ĥajfo | ||||
| Religio | judaismo vd | ||||
| Lingvoj | angla • hebrea vd | ||||
| Loĝloko | Karnei Shomron vd | ||||
| Ŝtataneco | Israelo | ||||
| Alma mater | Yeshivat Or Etzion (en) | ||||
| Partio | Firmigo (Likud) (2021–) Zehut (en) Firmigo (Likud) (–2015) | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | 5 | ||||
| Parencoj | Aya Zahavi Feiglin (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto ĵurnalisto cionisto | ||||
| Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Moshe Zalman FEIGLIN (hebree משה פייגלין; naskita la 31-an de julio 1962 en Ĥajfo) estas israela politikisto ekstremdekstra kaj libertarianista [1][2][3].
Li estis deputito de la Kneset de 2013 ĝis 2015 nome de la partio Likud, tiam li funkciis kiel vicprezidanto de la parlamento [4][5].
Kariero
Feiglin estis unu el la centraj publikaj figuroj en la protestoj kontraŭ la Paco-Akordoj de Oslo; En 1993 li fondis la movadon Zu Arzenu (hebree זו ארצנו, signifante "Ĉi tio [estas] nia lando") kune kun Shmuel Sackett. En marto 2015 li fondis la partion Zehut [6], kiu ankaŭ subtenas la leĝigo de mariĥuano [7].
Fondinto de la pensfabriko MEKIMIM, estro de la movado Manhigut Yehudit (hebree מנהיגות יהודית, ”Juda Gvidado”) en Likud [8]. En marto 2015 li fondis kaj ekde tiam gvidas de la dekstra-libertarianisma partio Zehut (hebrea por Identeco).
Opinioj
Feiglin estas rimarkeble malfavora al religia devigo kaj la establado de religiaj partioj. Li markas distancon de kelkaj religiaj leĝoj, kaj kredas ke la religia vivo apartenas al la privata fronto.
En intervjuo, (1995) konflikto ekestis kiam Feiglin deklaris ke Adolf Hitler estis "armea geniulo sen egalulo" kaj ke Naziismo "donis al Germanio mirindan fizikan kaj ideologian statuson" kiu kondukis al Germanio havanta "ekzemplan reĝimon, bonordan juran sistemon, kaj publika paco kaj ordo". Li poste klarigis ke la fakto ke li opiniis Hitler estis armea geniulo ne signifis ke li admiras lin. Feiglin ankaŭ akuzis la politikan maldekstron je citado de li ekster kunteksto, igante ĝin malbari ke la veno de Hitler al potenco demokratie ne pravigis kion li faris kiel gvidanto de Germanio.
Feiglin opinias, ke Israelo devus retiriĝi de UN kaj forigi siajn ambasadejojn de landoj, kiujn li opinias antisemitaj, inkluzive de Germanio. Li malaprobas la postulon de la palestinanoj je nacia identeco, kaj asertas ke "ne ekzistas, kaj neniam ekzistis, palestina popolo, kaj neniam ekzistos palestina ŝtato." Feiglin volas, ke la israelaj aŭtoritatoj instigu arabojn elmigri, kaj ofertu fiksan kompenssumon al palestinanoj kiuj libervole elektas translokiĝi al ĉirkaŭaj arabaj landoj [9][10][11].
Li deziras konstrui la Trian Templon tuj en la sama loko kie situis la du antaŭaj, la Templa Monto en Jerusalemo [12].
Moshe Feiglin longe laboris por la liberigo de Usono de Jonathan Pollard [13].
La 15-an de junio 2024, Feiglin diris, en la kunteksto de Israel-Hamasa milito, 'Kiel Hitler diris 'mi ne povas vivi se unu Judo estas lasita,' ni ne povas vivi ĉi tie se unu 'Islamano-Nazia' restas en Gazao kaj ne antaŭ ol ni revenas al Gazao kaj turnos ĝin en hebrea-juda Gazao' [14].
Referencoj
- ↑ . Pot legalization meets Jewish nationalism: Moshe Feiglin's Zehut is no joke (March 10, 2019).
- ↑ "Former MK celebrates Beirut blast, calls it 'spectacular pyrotechnics show'", ynetnews, 5 August 2020. (angle)
- ↑ . A 'truly' Jewish democracy: On the ideology of Likud's Moshe Feiglin (angle). +972blog (December 17, 2012). Alirita 1 April 2013 .
- ↑ Moshe Feiglin announces departure from Likud - Israel Elections - Jerusalem Post (5 January 2015). Alirita 2019-03-26 .
- ↑ Moshe Feiglin Leaves Likud, Forms New Party. Arutz Sheva 7 (5 January 2015). Alirita 11 January 2015 .
- ↑ Canaan Lidor (20 April 2024) Feiglin urges resettling Gaza, says his far-right party will aim to replace Netanyahu. The Times of Israel. Alirita 18 June 2024 .
- ↑ Kershner, Isabel, "A Pro-Pot Candidate Could Prove Decisive in Israeli Election", The New York Times, 2019-04-05. (en-US)
- ↑ Liberty, Identity, Meaning | Manhigut Yehudit (en-US). Arkivita el la originalo je 2018-08-06. Alirita 2019-03-25 .
- ↑ "Pay Gazans to leave, right-wing leader says", in the Canadian Jewish News, 3 April 2008. By Sheri Shefa. Note that the article mistranslates "Yesha", an acronym for Judea, Samaria and Gaza, as merely Gaza. Feiglin's proposal was for all three of these regions.
- ↑ Likud hardliner suggests paying Palestinian families to emigrate from West Bank Times of Israel, January 2, 2013
- ↑ The secret Exodus -- Palestinian Emigration. Arkivita el la originalo je 2009-12-17. Alirita 2008-12-10 .
- ↑ . Zehut's Feiglin says he wants to build Third Temple right away (en-US). Alirita 2019-04-05 .
- ↑ Hug for a Betrayed Brother Arkivigite je 2008-05-24 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20080524050703)
- ↑ "Former Israeli MK Quotes Hitler While Discussing Gaza War", haaretz, July 16, 2024.
Eksteraj ligiloj
- Moshe Feiglin ĉe la retejo de la Kneset
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

