Morooj

Morooj
naciolaŭloka nomo
Mindanaoans
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La morooj - hispane moros - estas la plej granda ne-kristana etno en la Filipinoj, plejparte loĝata de anoj de la katolika eklezio. En la jaro 2005 ili ampleksis proksimume 5 procentaĵojn de ĉiuj filipinanoj. La hispana vorto moros origine signis la maŭrojn, kontraŭ kiuj ĝis la jaro 1492 batalis la kristanaj hispanoj en sia propra lando, Hispanio. La plej multaj morooj vivas en la sudo de la Filipinoj, aparte sur la insulo Mindanao, krome en la suda parto de la insulo Palavano, sur la Sulua arkipelago kaj en la grandurboj de la Filipinoj kiel Manilo, Sebuo kaj Baguio.

Historio

La islamo en la jaro 1380 per la misiisto Makdum Karim venis al la Filipinoj. Vizitoj de islamaj malajoj sur la sudaj insuloj de la Filipinoj fortigis la kredon. Tie ekestis pluraj sultanejoj, interalie la potenca Sultanejo de Suluo kaj la Sultanejo de Magindanao.

Ankaŭ en Manilo ekzistis forta islama influo, kiam alvenis la hispanaj koloniistoj: La manila tribestro tiutempe estis la islamano Raĝah Sulajman. La eŭropaj koloniistoj tamen misie konvertis ĉiujn partojn de la Filipinoj, kiujn ili sukcesis konkeri, al la romia katolikismo. Tiel nur la sudo de la Filipinoj restis islama, kaj iuj montaraj triboj restis animismaj.

Nur ekde la jaro 1902 la morooj de la usona armeo en armita konflikto ĝis la jaro 1913 estis venkitaj. Tial multaj morooj ne komprenas sin anoj de la Filipinoj, sed de sendependa etno. Separismaj grupoj ekde tiam postulas la fondon de propra suverena ŝtato kun la nomo Bangsamoro ("moroa lando"), kaj parte iuj grupoj postulas la inkluzivigon de grandaj teritorioj ekster la Filipinoj, kiel la nuntempe malgranda Sultanejo Brunejo kaj ties historie multe pli granda areo en la nordo kaj oriento de la insulo Borneo, kiuj nuntempe apartenas al Malajzio.

La centra registaro en Manilo ekde la 1920-aj jaroj subtenis la sisteman setladon de kristanoj el la nordaj insularoj Luzono kaj Bisajoj en Mindanao. Tiel la islamanoj ankaŭ en la sudo de Mindanao iĝis malplimulto, kaj kreskis konfliktoj inter la kristanaj setlistoj kaj la lokaj islamanoj. Ekde la 1970-aj jaroj ardis armita batalo de lokaj armitaj ribeluloj kontraŭ la centra registaro en Manilo, komence nome de la Moroa Nacia Liberiga Fronto (MNLF), pli poste ankaŭ nome de plia ribelaj grupoj. La konflikto ĝis la nuntempe estas nefinita, kvankam ekde la jaro 1990 ekzistas Aŭtonoma Regiono Islama Mindanao, instalita fare de la centra registaro en Manilo.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.