Morfeo
| Morfeo | |
|---|---|
| greka dio | |
| Informoj | |
| Originala nomo | Μορφέας |
| Sekso | vira |
| Patro | Hipno |
| Patrino | Aglajo |
Morfeo (antikve greke Μορφεύς, de μορφή : morfe , "formo") estas, en la helena mitologio, dio de la profetaj sonĝoj. Li estas, laŭ iuj antikvaj teologoj, la filo de Hipno (la Dormo) kaj Nikso (la Nokto), kaj laŭ aliaj, la ĉefa diaĵo de la mil Oneiroj naskitaj de Nikso sola. Lia alvokiĝo estas dormigi la mortemuloj.

Oni ofte reprezentas lin kiel junulo tenanta spegulon en unu mano kaj dormigilan papavon en la aliaj, kun flugiloj de papilio batante rapide kaj silente, kio permesis, ke li flugas. Li donas dormon tuŝante homon per la papavo. Li ankaŭ donas sonĝojn por la nokto. Por sin prezenti al homoj, li aliformiĝas en amata ulo (de tio sia nomo kiu signifas "formo"), permesante, ke la mortemulo por momento, eskapu el la maĥinacioj de la dioj. Li estus, laŭ Ovidio, la plej kapabla el siaj gefratoj preni homan formon.[1]
En la verko de Ovidio, li aperas kiel mesaĝisto de la dioj. Li estas verŝajne la sonĝo sendita de Zeŭso al Agamemnono sed en tiu rakonto ne estis eksplicite nomita. Li ludas gravan rolon en la historio de Alkiono kaj Keikso Hipno elektas elektas Morfeon por preni la formon de Keikso por viziti Alkionon dum ŝia dormo, priskribi la ŝippereon de ties edzo kaj peti funebron.[2]
Derivaĵoj
De la nomo Morfeo derivas tiu de la morfino, pro la dormiga povo de tiu drogo.
En la filma trilogio "The Matrix", unu ĉefa rolulo (ludita de Laurence Fishburne) nomiĝas Morfeo.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Ovidio, Metamorfozoj - verso XI-635 Arkivigite je 2016-02-26 per la retarkivo Wayback Machine (latine) (france)
- ↑ Ovidio, Metamorfozoj - verso XI-633-637 Arkivigite je 2016-02-26 per la retarkivo Wayback Machine (latine) (france)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

