Monty Python's Life of Brian
| Monty Python's Life of Brian | |
|---|---|
| filmo | |
| Originala titolo | Monty Python’s Life of Brian |
| Originala lingvo | angla lingvo |
| Kina aperdato | 1979, 14 aŭg. 1980, 17 aŭg. 1979, 8 nov. 1979 |
| Ĝenro | komedia filmo, religious satire, parodifilmo |
| Kameraado | Peter Biziou |
| Reĝisoro(j) | Terry Jones |
| Produktisto(j) | Graham Chapman • John Cleese • Terry Gilliam • Eric Idle • Terry Jones • Michael Palin |
| Scenaro | Graham Chapman • Terry Gilliam • Michael Palin • John Cleese • Eric Idle • Terry Jones |
| Filmita en | Monastir |
| Loko de rakonto | Okcidenta Azio |
| Muziko de | Geoffrey Burgon |
| Rolantoj | Graham Chapman • John Cleese • Terry Gilliam • Terry Jones • Eric Idle • Michael Palin • Sue Jones-Davies • Terence Bayler • Carol Cleveland • George Harrison • Neil Innes • Gwen Taylor • Kenneth Colley • John Young • Spike Milligan • Charles McKeown • Bernard McKenna • Andrew MacLachlan • Chris Langham • Charles Knode • Kenneth Colley • Peter Brett • John Case • Randy Feelgood |
| Produktinta firmao | HandMade Films |
| IMDb | |
Monty Python's Life of Brian, ankaŭ konata kiel Life of Brian ("Vivo de Brian"), estas brita komedia filmo el 1979, kiun skribis, kaj en kiu ĉefrolas, la komedia grupo Monty Python (Graham Chapman, John Cleese, Terry Gilliam, Eric Idle, Terry Jones kaj Michael Palin). Ĝi estis ankaŭ reĝisorita de Jones. La filmo prezentas rakonton pri Brian Cohen (Chapman), juna juda viro, kiu naskiĝas samtage kiel - kaj najbara al - Jesuo, kaj estas poste miskonsiderata kiel la Mesio.
La filmo enhavas temojn religie satirajn, kiuj estis polemikaj dum la tempo de ĝia eldono, altirante akuzojn pri blasfemo kaj protestoj de kelkaj religiaj grupoj. Tridek naŭ lokaj aŭtoritatoj en Britio aŭ tute malpermesis ĝin, aŭ devigis 18-jaran minimuman aĝon, efike malhelpante la montron de la filmo. Kelkaj landoj, inkluzivante Irlandon kaj Norvegion, malpermesis ĝian montron, kelkaj el kies malpermesoj daŭris jardekojn. La merkatistoj uzis tian fifamecon por profitigi sian merkatadan kampanjon; ekzemple afiŝoj en Svedio diris, "Tiel amuza, ke ĝi estis malpermesita en Norvegio!"[1]
La filmo estis sukceso, la kvara plej multenspeza filmo en Britio en 1979 kaj plej multenspeza el ĉiuj britaj filmoj en Usono tiun jaron. Ĝi restas populara, ankoraŭ ricevante pozitivajn recenzojn. La filmo estis nomita "la plej bona komedia filmo iam ajn" de pluraj revuoj kaj televidaj retoj, kaj ĝi ricevis 97-elcentan takson de la retejo Rotten Tomatoes.[2]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Monty Python's Life of Brian en Interreta filma datumbazo (angle)
- Monty Python's Life of Brian ĉe AllMovie (angle)
- Monty Python's Life of Brian ĉe Turner Classic Movies Datumbazo
- Monty Python's Life of Brian ĉe Box Office Mojo
- Monty Python's Life of Brian ĉe Metacritic
- Monty Python's Life of Brian ĉe Rotten Tomatoes
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

