Molpetrelo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Molpetrelo
Molpetrelo
Molpetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma mollis
(Gould, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pterodroma mollis - MHNT

La Molpetrelo (Pterodroma mollis) estas specio de malgranda marbirdo de la familio de Procelariedoj kaj de la genro de pterodromojburdopetreloj.

Distribuado

Ili reproduktiĝas sur insuloj de la Suda Hemisfero, nome sur Tristan da Cunha, Insulo Gough, la Princ-Eduardaj Insuloj, Krozetoj, Makvora Insulo, kaj sur la Antipodaj Insuloj de Novzelando. Malgrandaj nombroj reproduktiĝas sur la Macujkeraj Insuloj de suda Tasmanio. Ili disiĝas for de la reprodukta sezono, kiam ili atingas orientan Sudamerikon norde ĝis Brazilo, sudan Afrikon kaj Aŭstralion. La specio aperis kiel vaganta en Israelo, Norvegio, Srilanko kaj Jordanio, kaj eĉ ĉe Antarkto.

Taksonomio

La Feaa petrelo (P. feae), la Deserta petrelo (P. desertae) kaj la Petrelo de Zino (P. madeira) de Norda Atlantiko estis iam traktitaj kiel subspecio de tiu birdospecio.

Aspekto

Ĝi estas ĝis 37 cm longa kun enverguro de 95 cm.[1] La beko estas nigra, same kiel la areo ĉirkaŭokula. La plumaro de la dorso estas griznigra, kun la vosto malhelgriza. La flankoj kaj subaj partoj inklude la ventrareo de la vosto, estas blankaj; prezentas rimarkindan kolumon malhelgrizan flanke kaj sub la kolo. La kruroj estas rozkolorecaj kun membranoj bluecnigraj.[2]

Manĝado

Ili manĝas cefalopodojn, krustulojn kaj fiŝojn.[2]

Reproduktado

La reprodukta sezono komencas en septembro en la kolonioj de la oceanaj insuloj, okupante krutajn deklivojn kun herbo aŭ filikoj, ĝenerale laŭlonge de la marbordo, sed ankaŭ interne.[3] Ili nestumas en nestotruoj sur insuloj de la Suda Atlantiko kaj Hinda Oceano. La ino demetas nur 1 blankan ovon; la periodo de kovado daŭras proksimume 50 tagojn. La petrelidoj elnestiĝas kiam ili estas 90- aŭ 92-tagaĝaj.[2]

Referencoj

  1. La Fardela de Corona Gris; Damisela.
  2. 2,0 2,1 2,2 Grazina-mole Arkivigite je 2017-06-29 per la retarkivo Wayback Machine; WikiAves.
  3. iucn

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.