Molotro
Ino de Brunkapa molotro
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Molotroj aŭ bovobirdoj estas birdoj kiuj apartenas al la genro Molothrus de la familio de Ikteredoj. Ili estas nestoparazitoj de Ameriko kiuj estas tue nerilataj al la kukoloj de la Malnova Mondo, unu el kiuj, nome la Komuna kukolo, estas la plej bone konata nestoparazita birdo.
Tiu grupo konsistas el kvin specioj de molotroj kiuj formas la naturan genron Molothrus. Tion konfirmis la filogenetikaj analizoj de sekvencoj de DNA (Lanyon 1992, Johnson kaj Lanyon 1999, Lanyon kaj Omland 1999, ĉe Lowther, 2004).
La genro Molothrus enhavas la jenajn speciojn:
- Krimolotro, Molothrus rufoaxillaris
- Rizovora molotro, Molothrus oryzivorus (iam en Scaphidura)
- Bronzomolotro, Molothrus aeneus
- Brila molotro aŭ Bonaera molotro, Molothrus bonariensis
- Brunkapa molotro, Molothrus ater
La nenestoparazita Agelajoido estis iam lokita en tiu genro; ĝi estas nune Agelaioides badius.
Ĉi tiu birdo manĝas insektojn, inklude grandajn nombrojn kiuj povas esti instigitaj de supre de brutaro. Por ke la birdoj povu resti kun la grego, ili adaptiĝis je ovodemeti iliajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj. La molotro rigardos kiam ĝia gastiganto metas ovojn kaj kiam la nesto estas lasita neatentita, la ino eniros kaj metos ĝiajn proprajn ovojn. La virina molotro povas daŭre observi la neston post meti ŝiajn ovojn. Se la molotrovo estas forigita, la ina molotro povas detrui la ovojn de la gastiganto[1].
Bildaro
-
Brunkapa molotro, maskla plenkreskulo
-
Brunkapa molotro, ceremonioj antaŭ kopulacio
Referencoj
- ↑ Jeffrey P. Hoover; Scott K. Robinson (13a Marto 2007) Retaliatory mafia behavior by a parasitic cowbird favors host acceptance of parasitic eggs. Proceedings of the National Academy of Sciences. Alirita 26a Aŭgusto 2009 .
Literaturo
- Jaramillo kaj Burke, New World Blackbirds ISBN 0-7136-4333-1
Eksteraj ligiloj
- The White Laboratory of Animal Behavior, Universitato de Pensilvanio
- Cowbird, filmoj, fotoj kaj sonoj ĉe Internet Bird Collection
- Audubon Society: Cowbirds and Conservation Arkivigite je 2008-11-30 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


