Modparado

Modparado aŭ moddefilado estas spektakla prezentado de vestoj, kutime novaj kaj modernaj, sed povas aperi ankaŭ modparadoj de historiaj vestoj.
Kutime estas prezentata kolekto de unu artisto-desegnisto, kiu fine de la spektaklo venas prezentiĝi kaj akcepti aplaŭdon. La vestmodeloj povas esti praktikaj, uzeblaj en ĉiutaga vivo, sed de tempo al tempo aperas ankaŭ fantaziaj bizaraj fasonoj, destinitaj sole por la modparado kiel artverkoj, sed kiujn oni ne supozas porti en reala vivo.
La viraj aŭ virinaj manekenoj (modeloj kaj modelinoj) prezentas la vestojn sur longa tapiŝita podio, ĉirkaŭita ambaŭflanke de spektantoj. Veninte al la fino de la podio, ili turniĝas kaj iras reen. La plej famaj manakeninoj iĝas gravaj roluloj en la mondo de spektaklo kaj alta socio kaj enspezas altegajn honorariojn pro partopreno en tiuj modparadoj, ekzemple Naomi Campbell, Claudia Schiffer aŭ Gisele Bündchen. Krome oni malfermas al ili la pordojn de vivo en kino, muzikarto kaj altaj socitavoloj. Foje oni prezentas modparadon en historiaj domoj, ekz. kasteloj, teatroj k.s.
Lastatempe okazas socia polemiko ĉar organizantoj de modparadoj ĉefe elektas manekenojn tro maldikajn kaj tio influas sur normalaj junulinoj kiuj ankaŭ volas esti tro maldikaj por esti pli akceptataj socie kaj pro tio suferas malsanojn (anoreksio).
Fontoj
- Carlo Minnaja: Vocabulario Italiano Esperanto, 1996, p. 1199: sfilata di moda - modparado, moddefilado
- Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, 2007, p. 931: Modenschau - modparado
- [1][rompita ligilo]
- [2][rompita ligilo]
- [3] Arkivigite je 2009-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
Galerio
-
Virina modelo de la printempa semajno 2007 en Novjorko
-
Viraj modeloj en Moskvo, 2007
-
Vira modo 1948 en Los-Anĝeleso
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.