Moa-nalo

Rekonstruaĵo de Thambetochen xanion

La moa-naloj estas grupo de formortintaj maltipaj, anserecaj anasoj kiuj vivis en la plej grandaj Havajaj insuloj, escepte Havajon mem, en la Pacifika Oceano. Ili estis la plej grandaj herbivoroj en plej el tiuj insuloj dum la lastaj 3 milionoj de jaroj pli malpli, ĝis kiam ili formortis post homa setlado.

Aspekto

La moa-naloj (la nomo laŭliterale signifas "perdita koko") estis nekonataj al scienco, ĉar ili tute estis malaperintaj antaŭ la alveno de la kapitano James Cook (1778), ĝis komenco de la 1980-aj jaroj, kiam oni malkovris ties subfosiliajn restaĵojn en sablaj dunoj de la insuloj de Molokai kaj Kauai. Sekve oni trovis ostojn en Maui, Oahu, kaj en Lanai, ĉe lafaj tuboj, kuŝejoj de lagoj kaj sinkotruoj. Ili reprezentas kvar speciojn en tri genroj ĝis nun nome:

  • Chelychelynechen quassus el Kauai,
  • Ptaiochen pau from Maui,
  • Thambetochen xanion el Oahu,
  • Thambetochen chauliodous el Maui, Lanai kaj Molokai (Maui Nui).

Chelychelynechen, signife testudbeka ansero, havis grandajn fortikajn bekojn kiaj tiuj de testudo, dum la aliaj du genroj, nome Thambetochen kaj Ptaiochen ĉiuj havis segaĵojn en siaj bekoj konataj kiel pseŭdodentoj, similaj al tiuj de merĝoj. Ĉiuj specioj estis neflugaj kaj grandaj, kun pezo de 4 al 7.5 kg.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.