Mluvtecesky.net
| Mluvtecesky.net | |
|---|---|
| retejo | |
| Retadreso | mluvtecesky |
| Kategorio | lernado de lingvo |
| Lingvo(j) | la slovaka, la ĉeĥa, la germana, la angla, la pola |
| Stato | aktiva |
Mluvtecesky.net estas TTT-paĝo, kiu ofertas senpagan interretan kurson de la ĉeĥa lingvo per e-lernado. La retejo estis publikigita en la jaro 2015 kaj estas rezulto de dujara projekto CZKey[1] realigata de Masaryk-Universitato kaj ĝiaj kvin partneroj per financa subteno de Eŭropa Komisiono.
Kurso
La retejo ofertas lingvajn kursojn de la niveloj A1 kaj A2 laŭ komuna eŭropa referenckadro kaj "la ĉeĥan por transvivi". Krome estas provizita specialigita kurso de medicina ĉeĥa lingvaĵo. Krom kursoj de la lingvo la retejo provizas ankaŭ aldonajn informojn pri la ĉeĥa lingvo kaj Ĉeĥio kaj por studentoj de medicino, neĉeĥoj laborantaj en sansistemo kaj apudlandlimuloj, kiuj volas labori en Ĉeĥio. Plurmedia enhavo konsistas de tekstoj, interagaj ekzercoj, ludoj kaj diversaj aŭd-vidaj iloj. La retejo provizas ankaŭ eblojn por komunikado inter uzantoj. Nuntempe funkcias forumo, estas planata mesaĝa sistemo inter uzantoj.[2] La retejo specialiĝas pri medicina ĉeĥa lingvo, sed ankaŭ transiras tiun ĉi limon.[1]
Fono
Inspiro por starigo de Mluvtecesky.net estis projekto Slovake.eu de E@I, organizo bazita en Slovakio, kiu kunlaboras pri ambaŭ projektoj.[1] Krome, Slovake.eu estis inspirita per sukceso de lernu!, la plej granda retejo por lernado de Esperanto, same starigita de E@I.
Mluvtecesky.net estis kreita de Centro de lingva edukado de la Masaryk-Universitato, E@I, Studio GAUS, Asocio de instruistoj de la ĉeĥa lingvo kiel fremda lingvo, Fachhochschule Burgenland kaj Silezia Universitato en Katowice. Kreado estis subtenita de la Eŭropunia programo Leonardo da Vinci.[2][3]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-30. Alirita 2015-09-09 .
- ↑ 2,0 2,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-15. Alirita 2015-09-09 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-26. Alirita 2015-09-09 .
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


