Miozo
La vorto miozo venas el la helena, kaj signifikas fermi okulon. Laŭ kuracscienco ĝi estas patologa aŭ fiziologa malgrandigado de pupilo, kies diametro iĝas 2 milimetrojn granda aŭ malpli.[1][2] La fiziologaj kialoj povas esti ŝanĝado de lumo,[3][4] aŭ maljuniĝado, sed ankaŭ malsanoj aŭ drogoj povas ekigi ĝin.
Ĝia malo estas midriazo, kiu signifas la plivastigadon de pupilo. La stato kun nesamgrandaj pupiloj estas anizokorio.
Difinoj
La difinoj de miozo inkludas:
- Relative granda malgrandiĝo de pupilo kompare kun la lumokvanto kiun ĝi ricevas.[5]
- Malpliigo de pupilo al diametro de malpli ol du milimetroj[6][7]
- Malgrandiĝo de pupilo, kies diametro iĝas 2 milimetrojn granda aŭ malpli
- Fiziologa aŭ patologa malgrandiĝo de pupilo[8]
- Patologa malgrandiĝo de pupilo[9]
Kialoj
Fiziologaj
- Maljuneco
- En luma ĉirkaŭaĵo la puplio malgrandiĝas por defendi la okulon kontraŭ la tre multa lumo.
Malsanoj
- Sindromo de Horner
- Hemoragio en ponto de plilongigita cerbo
- Inflamo de irido[10]
- Klastera kapdoloro
- Fatala familia insomnio
- Hereditaj malsanoj
Drogoj
- Opioidoj, kiel fentanilo, morfino, heroino, metadono, sed ne petidino)
- Antipsiĥotikoj, kiel haloperidolo, klorpromazino, olanzapino, ketiapino
- Kolinergaj iloj, ekzemple acetilkolino
- Iuj kemioterapiaj iloj kaj iliaj derivatoj
- Mirtazapino
- Trazodono
- Iuj MAO-malhelpiloj
- Rare mustarda gaso
- Organofosfatoj
Fotomotora reflekso
Lumo irante en okulo trovas tri specojn de lumsentaj ĉelotipoj: konusetoj, bastonetoj, kaj lumsentaj ganglioj. Tiuj lastaj ne bildas, ili sentas informon pri kvanto de lumo, kaj reagas malrapide al aliaj tipoj. Ili havas rolon en regulado de vivritmo, produktado de melatonino kaj regulado de grando de pupilo.
La retinaj receptoroj transformas la informon en elektronaj impulsoj. La nervoj regulantaj grandon de pupilo ligas al kerno pretektala de supera mezcerbo, preterpasante la lateran genitikulatan kernon, kaj primaran vidkruston. El la pretektala kerno la nervoj ligas per aksonoj al Edinger-Westphal-kerno, kiun motoraj aksonoj ligas al okulmovantaj nervoj ambaŭflanke. Tiu ligas al ciliaraj ganglionoj, kiuj parasimpatikaj aksonoj regulas la grandecon de pupilo.
Referencoj
- ↑ Seidel, Henry M.; Jane W. Ball, Joyce E. Dains, G. William Benedict. (2006-03-29) Mosby's Guide to Physical Examination. Mosby. ISBN 0-323-03573-6, 9780323035736.
- ↑ El Farlex medical dictionary Millodot: Dictionary of Optometry and Visual Science, 7. eldonado.
- ↑ A Pallas nagy lexikona
- ↑ El Farlex medical dictionary
- Miller-Keane Encyclopedia and Dictionary of Medicine, Nursing, and Allied Health, sepa eldono.
- Saunders Comprehensive Veterinary Dictionary, 3. eldonado
- ↑ El Farlex medical dictionary
- Miller-Keane Encyclopedia & Dictionary of Medicine, Nursing, and Allied Health, 7a eldono
- Saunders Comprehensive Veterinary Dictionary, 3a eldono
- ↑ Seidel, Henry M.. (2006-03-29) Mosby's Guide to Physical Examination. Mosby. ISBN 978-0-32-303573-6.
- ↑ El Farlex medical dictionary Millodot: Dictionary of Optometry and Visual Science, 7. eldono
- ↑ Farlex medical dictionary El The American Heritage Medical Dictionary. Kopirajto 2007
- ↑ El Farlex medical dictionary Mosby's Medical Dictionary, 8a eldono
- ↑ Szivárványhártya gyulladás (iridocyclitis) okai, tünetei és kezelése
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Miózis hungare.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.