Minimuma orbita interdistanco

La minimuma orbita interdistanco (MOID) estas mezuro uzata en astronomio por taksi riskojn de kolizio inter astronomiaj objektoj. Ĝi estas difinita kiel la distanco inter la plej proksimaj punktoj de la oskulata orbito[1] de ambaŭ korpoj.
Ĉar plej koncernas nin riskoj de kolizio kun Tero, oni ĉefe interesiĝas pri MOID inter objekto kaj Tero, tiel nomata Tera MOID. La tera MOID estas ofte listita en la datumbazoj pri la kometoj kaj asteroido kiel la JPL Small-Body Database[2] Tamen, la MOID povas esti difinita rilate al aliaj korpoj kiel : jupitera MOID, marsa MOID kaj tiel plu.
Objekto estas klasigita kiel potenciale danĝera objekto (PDO) - tie estas, povante okazigi katastrofon sur Tero - se, inter aliaj kondiĉoj, ĝia tera MOID estas malpli ol 0,05 astronomia unuo . Por pli grandaj planedoj ol Tero, estas risko de kolizio kun iom pli granda MOID; ekzemple, Jupitera MOID malpli granda ol 1 astronomia unuo estas konsiderinda.[3]
Malgranda MOID ne signifas ke kolizio estas neevitebla, Ankaŭ necesas, ke ambaŭ korpoj atingu tiun punkton de siaj orbitoj en la sama tempo, tio kio iam okazos, almenaŭ ke ambaŭ objektoj estus gravite ligitaj per ia orbita resonanco (kiel, notinde, la objektoj en punktoj de Lagrange). Tamen, ĉi tio povas okazi en tre fora estonteco, kaj la orbito de la plej malgranda korpo povas esti perturbita pro altiro de aliaj planedoj : la orbita antaŭkalkulo iĝas malpreciza por la estonto : nemalofte okazas, ke terrenkonta asteroido pasis aŭ pasos pli proksime de Tero, ol la distanco difinata per la MOID je la nuna epoko. Tamen, la MOID havas la avantaĝon ke ĝi estas kalkulebla sempere surbaze de la orbitaj elementoj de la korpo sen bezono de antaŭdiro pri la estonteco[4] kaj krude indikas la nunan danĝeron.
La unika objekto, kiu estis iam klasigita je 4 en la Torina skalo (de tian, ĝi estis regresigita), la atona asteroido 99942 Apophis, havas MOID de 0,00017 UA, aŭ 25 432 km. Tio ne estas la plej malgranda MOID en la katalogoj; multaj korpoj kun malgrandaj MOID ne estas klasigita kiel PDO la pro sia malgrandeco. Por komparo, la sola objekto kiu estis malkovrita kaj kies MOID estis kalkulita antaŭ ĝi alfrapis la Teron estis la malgranda meteoroido 2008 TC3, kiu falis la 7-an de oktobro 2008; ĝi diseriĝis en la atmosfero super Sudano. Tiu objekto estis listigitaj kun MOID de 0,00001 AU en la datumbazo de Minor Planet Center kaj estas la plej malgranda MOID kalkulita por apolona asteroido[5] La JPL Small-Body Database donas eĉ pli malgrandan kaj pli precizan MOID de 0.0000078 AU por tiu ĉi korpo.[6]
Notoj kaj referencoj
- ↑ t.e. la orbito je donata epoko, neglektante la perturbojn
- ↑ JPL Small-Body Database Browser (angle)
- ↑ Minimum Orbital Intersection Distance, el la paĝaro de la Observatorio Lowell. (angle)
- ↑ Informfolio por gazetaro : 100 potenciale danĝeraj asteroidoj de Brian G. Marsden, de la Harvard-Smithsonian Center for Astrophysics (angle)
- ↑ Listo de apolonaj asteroidoj el la paĝaro de Minor Planet Center (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser : slipo de 2008 TC3 (angle)
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.