Mil gruoj

Mil gruoj (japane 千羽鶴, [senbazuru]) estas mil paperaj gruoj kunligitaj per fadeno. Gruo estas simbolo pri longa vivo, pro tio oni kredas ke faldi mil paperajn gruojn povas realigi resaniĝon kaj longan vivon.


Ĉar Sadako Sasaki kiu estis viktimo de atombombado, faldis gruojn esperante sian resaniĝon, kaj poste ŝi ŝanĝis sian deziron pri resaniĝo je deziro pri paco en tuta mondo, tial mil gruoj estas nun simbolo de paco.
Pri la japanaj papergruoj
Kiam oni bombis Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto en 1945, la familion Sasaki oni maltrafis. Almenaŭ tiel ŝajnis. Sadako Sasaki tiam aĝis nur du jarojn, kaj ĝis ŝi dekdujaraĝis, ŝi elkreskis forta kaj sana. Ŝi estis la plej rapida kuranto de la stafeta skipo.
Iun tagon en la lernejo Sadako sentis sin misfarta kaj kapkirliĝeta, sento, kiun ŝi verdire prisekretis, ĝis plurajn semajnojn pli malfrue, kiam, kurante, ŝi sentis ĉion ĉirkaŭ ŝi ŝajnanta turniĝi, kaj kolapsis teren. Sadako suferis je leŭkemio, "la atombomba malsano".
Malsanuleje, ŝia plej intima amikino memorigis ŝin pri la Japana legendo, ke, se ŝi faldos mil paperajn gruojn, eble la dioj aŭskultos ŝian sopiron resaniĝi. Do kun kaj kuraĝo kaj kredo ŝi komencis paperfaldi.
Kvankam ŝi sukcesis faldi nur 644 gruojn, antaŭ ol ŝi mortiĝis, Sadako ege kortuŝis siajn samklasanojn. Ili kompletigis ŝian milon da gruoj kaj krom tio kolektis monon de lernejanoj en tuta Japanio por konstrui monumenton honore al Sadako kaj al ĉiuj infanoj suferigitaj de la bombo.
Hodiaŭ, en la Hiroŝima paca parko estas statuo de Sadako, staranta sur granita fundamento, kaj dediĉita al ĉiuj infanaj viktimoj de militoj. Inter etendataj manoj teniĝas ora gruo. Baze sur tabulo legeblas:
- Jen nia krio.
- Jen nia preĝo.
- Monde - pacu.
La filmscenaro Mil papergruoj estis tradukita en Esperanton en 1959 de Tanaka Sadami.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.