Michael Stipe
| Michael Stipe | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 4-an de januaro 1960 (66-jaraĝa) en Decatur, Georgio, |
| Lingvoj | usona angla • angla |
| Loĝloko | Athens • Nov-Jorko • Alabamo • Germanio • Teksaso • Collinsville |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato de Georgio - vidigaj artoj, fotografio, pentrado Collinsville High School (en) Copperas Cove High School (en) |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Frat(in)o | Lynda Stipe (en) |
| Okupo | |
| Okupo | kantaŭtoro universitata instruisto muzikproduktisto kantisto televida aktoro pacaktivisto komponisto voĉaktoro aktoro muzikisto restoraciestro filmproduktoro gitaristo |
| TTT | |
| Retejo | https://michaelstipe.com/ |
Michael Stipe (naskiĝ-nomo John Michael Stipe, naskiĝis la 4-an de januaro, 1960 en Decatur, Usono (subŝtato Georgio) estas la ĉefkantisto kaj vizaĝulo de la rok-grupo R.E.M.. Stipe famiĝis unue (kaj foje iom parodiiĝis) pro sia "murmura" stilo en la karierfruo kaj pro siaj iom malsimplaj, surrealismaj muziktekstoj, kaj ankaŭ pro sia sociala kaj politika aktivo. Stipe kaj la aliaj anoj de R.E.M. iĝis patronoj de alternativa roko kaj estas treeble la unua tia muzikgrupo atinganta sukceson.
Stipe konatiĝis de Peter Buck, Bill Berry kaj Mike Mills en 1980 dum lernado de fotografado kaj pentrado ĉe Universitato de Georgio. Ili kreis R.E.M. en tiu jaro kaj eligis sian komencan "Radio Free Europe" en Hib-Tone. La kanzono estis sukceso en la Fakultata Radio kaj la grupo subskribis al I.R.S. Records por la elsendado de Chronic Town EP unu jaron poste. Ĉirkaŭ 1983 komencante kun Murmur, R.E.M. elsendis serion de recenz-laŭditaj albumoj kun larĝa sukceso ankaŭ ĉe la publiko. Kelkaj famaj muzikoj kaj kreskanta politika aktivo donis al Stipe pligrandiĝantan videblon. La forpasinta River Phoenix staris inter lia amikaro, kaj la albumo de 1994 Monster enhavas la tekstdediĉon "For River".
En 1998, Stipe publikigis kolektaĵon titoligitaTwo Times Intro: On the Road with Patti Smith kaj verkis en 'Single Cell', art/ind-film-kompanio kiu eligis Velvet Goldmine, kun la ĉefrolulo Ewan McGregor, kaj Being John Malkovich, American Movie en 1999, American Psycho en 2000 kaj Saved! en 2004). La kompanio antaŭ ne iom da tempo aĉetis la ekzibo-rajtoj de All Families are Psychotic, de la kanada aŭtoro Douglas Coupland kaj pensas fari filmon el ĝi.
En intervjuo en 2001 en Newsweek, Stipe priskribis sin kiel "kviro". Ekde 1998 li havas firman interrilaton kun sia koramiko.
Li ankaŭ skribis hajkuojn por libro de la eldonejo Soft Skull Press, kies nomo estas The Haiku Year.
Eksteraj ligiloj
- http://www.queertheory.com/histories/s/stipe_michael.htm Arkivigite je 2012-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- http://jam.canoe.ca/Music/Charts/SINGLES.html
- http://remhq.com
- http://www.musicline.de/en/artist_bio/R.E.M Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

