Michael Knab

Michael Knab
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1300 (1300-01-01)
Morto 30-an de novembro 1399 (1399-11-30) (99-jaraĝa)
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skulptisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Michael Knab (ankaŭ Majstro Miĥaelo; naskiĝinta proksimume 1340/50; mortinta post 1399) estis aŭstra konstruestro fine de la 14-a jarcento por duko Albreĥto la 3-a de Aŭstrujo.

„Ŝpinistino ĉe la kruco“, bildkolono de Michael Knab

Verkoj

Michael Knab starigis ekde 1382 ĝis 1384 la bildokolonon „Ŝpinistino ĉe la kruco“ (vidu apudan bildon) en Wiener Neustadt. Pro tio oni supozas ankaŭ lian aŭtorecon por simila „Ŝpinistino ĉe la kruco“ starigita en 1375 en Vieno, tamen tio ne estas pruvebla.[1]

Por Albreĥto la 3-a li kreis la iaman akvokastelon en Laxenburg (Malsupra Aŭstrujo, kiu poste estis barokigata. Krom tio li starigis laŭ komisio de duko Leopoldo la 3-a la kastelon en Wiener Neustadt. Unu el liaj lastaj verkoj estus la planado de la la laŭlonga domo de la preĝejo Maria ĉe la Riverbordo (antaŭ 1397).

Ĝis proksimume 1395 iu Majstro Miĥaelo direktis la konstruadon de la katedralo Sankta Stefano en Vieno, kiun oni tradicie identigis kun li, tamen pri tio ne ekzistas certaj fontoj.[2] Precipe la supozon de plano devenanta de li por la malsupraj etaĝoj de la suda turo ekestintaj inter 1379 kaj 1395 oni nun konsideras kiel malaktualiĝintan.[3].

Literaturo

  • Elisabeth Hassmann: Meister Michael. Baumeister der Herzoge von Österreich. Doktortezo ĉe la Universitato de Vieno 1996, Böhlau Verlag Vieno 2002, ISBN 3-205-99354-3.

Referencoj

  1. Felix Czeike, Historisches Lexikon Wien, noto "Spinnerin am Kreuz, volumo 5, p. 268
  2. Dehio Wien I, p. 174
  3. samfonte, p. 182

Ligoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.