Michael Dukakis
| Michael Dukakis | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Michael Dukakis | |||||
| Naskiĝo | 3-an de novembro 1933 (92-jaraĝa) en Brookline | ||||
| Religio | ortodoksa kristana eklezio • ortodoksa kristanismo vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Brookline vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | jura altlernejo Harvard Swarthmore College (en) Brookline High School (en) | ||||
| Partio | Demokrata Partio | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Kitty Dukakis (mul) | ||||
| Infanoj | 2 | ||||
| Parencoj | Olympia Dukakis (unuaranga kuzino) John Dukakis (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto universitata instruisto advokato guberniestro | ||||
| Aktiva en | Bostono vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michael Stanley DUKAKIS [MAJkl STENli duKAkis] (naskita la 3-an de novembro 1933 en Brookline en Masaĉuseco) estas usona politikisto, membro de la Usona Demokrata Partio.
Dukakis, filo de grekaj enmigrintoj, abiturientiĝis en 1955 ĉe la Kolegio de Swarthmore kaj armeservis. En 1960 li diplomiĝis pri juro ĉe la jura fakultato de Universitato Harvard (Harvard Law School).
En 1974 li elektiĝis guberniestro de Masaĉuseco, promesinte ne altigi la vendimposton, kion li poste tamen faris. Interalie pro disputo pri altaj impostoj li perdis la kandidatecon de sia partio en 1978; lia sampartiano Edward J. King iĝis guberniestro. De 1983 ĝis 1990 Dukakis denove havis tiun postenon. En tiu tempo Masaĉuseco prosperis interalie pro furoro de nov-teknikaj entreprenoj, kio akiris la nomon "Masaĉuseca Miraklo".
En 1977 li kaŭzis atenton per publika rehabilito de Sacco kaj Vanzetti, ekzekutitaj en Masaĉuseco kvindek jarojn antaŭe.
Prezidenta kandidateco
Interalie surbaze de la Masaĉuseca Miraklo Dukakis atingis esti prezidenta kandidato de sia partio en 1988. En la elektoj li malvenkis kontraŭ la respublikana kandidato, ĝistiama vic-prezidento George H. W. Bush.
Ŝlosilaj faktoj en la elekta kampanjo eble estis lia rifuzo de la mortpuno kaj lia subteno al programo de ferietoj por prizonuloj. Liaj kontraŭuloj uzis ambaŭ faktojn por prezenti Dukakis kiel danĝeron por la publika sekureco. En televida diskuto Dukakis respondis la demandon, ĉu li aprobus la mortpunon, se iu perfortus kaj murdus lian edzinon, per senemocia "Ne, kaj mi supozas, ke vi scias, ke mi kontraŭis la mortpunon dum mia tuta vivo." Multaj opiniis, ke Dukakis estu montrinta iom da emocio, pensante pri kruela krimo al amata homo.
Plua vivo
Ĉar la ekonomia recesio trafis ankaŭ Masaĉusecon, la politiko de Dukakis estis pli kaj pli kritikata. En 1990 li eksiĝis kiel guberniestro, unue iĝis estrarano de fervoja kompanio Amtrak kaj poste profesoro pri politika scienco en la Nord-orienta Universitato en Masaĉuseco.
Dukakis estas edzo de Katherine D. Dukakis; ili havas tri gefilojn kaj vivas en la gepatra domo de Dukakis en lia naskiĝurbo Brookline.
Eksteraj ligiloj
- http://www.sccs.swarthmore.edu/org/phoenix/2002/2002-09-19/news/12182.php Arkivigite je 2007-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.centerforpolitics.org/reform/nss_bio-dukakis.htm Arkivigite je 2006-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.spa.ucla.edu/dept.cfm?d=up&s=faculty&f=faculty1.cfm&id=59 Arkivigite je 2010-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.superpowermusic.com/audio/SuperPower_-_First_Response_-_03_-_I_Voted_for_Dukakis.mp3 Arkivigite je 2006-03-18 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

