Metulla
| Metulla | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
Metula kun Monto Ĥermono en la fono
| |||||
| urbeto | |||||
| Administrado | |||||
| Ŝtato | |||||
| Distrikto | Norda distrikto | ||||
| |||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 1 615 (2019) | ||||
| Loĝdenso | 172 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 33° 17′ N, 35° 35′ O (mapo)33.27888888888935.576666666667Koordinatoj: 33° 17′ N, 35° 35′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 80 m | ||||
| Areo | 9,413 kvadrataj kilometroj | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Metula aŭ Metulla (hebree מְטֻלָּה, aŭ plenliterumite מטולה) estas lima municipo kaj urbeto ĉe Norda Israelo, tute apuda kaj preskaŭ ĉirkaŭita de la landlimo kun Libano, kun 1 600 loĝantoj [1]. Inter Metullah kaj Kfar Kila sur la libana flanko estis la israela limstacio Fatimah, kaj la limregiono kromnomita "La Bona Barilo" sur la israela flanko.
La urbeto estas apenaŭ dek kilometrojn norde de Kirjat Ŝmona. Oriente fluas la Iijon, alfluanto de la Ĥacbani; ne tro malproksime estas la monto Ĥermono.
La urbeto estis fondita en 1896 fare de Barono Edmond de Rothschild, kiu aĉetis la terenon de la libana kristana vilaĝo Jabur Bek Junbalat. La celo de la setlejo estis disponigi novan hejmon por judoj kiuj estis forpelitaj de Orienta Eŭropo. La ekonomia bazo por la urbeto estas kultivado de frukto, vino, greno kaj brutobredado, kaj turismo ankaŭ estas grava.
Metulla estas konata pro ĝia Kanada Centro, internacia centro por glaciosportoj, kaj specife glaciglitado. Metulla estas populara feria celo kaj somere kaj vintre; Estas diversaj loĝejoj kaj restoracioj en la urbo.
Pro agrikultura laboro, Metulla havas multajn eksterlandajn laboristojn de Tajlando, kvankam antaŭ la israel-libana milito multaj laboristoj de libano ĉiutage trapasis la landlimon por la laboro.
Galerio
-
Statuo de pomoj
-
Vidindejo
-
La Kanada centro
-
Enireo de loka sinagogo
-
Malnova akvoturo
-
Pejzaĝo de 1937
Referencoj
- ↑ "Lokdosiero" (XLS) . Israela Centra Oficejo pri Statistiko . 2008. Arkivita el la originalo la 19-an de septembro 2010 . Prenite la 22-an de junio, 2010 .
Eksteraj ligiloj
- Metula municipo Arkivigite je 2013-12-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Canada Centre
- Israel Nature and National Parks Protection Authority, Eng+Heb
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




