Meteĥi

Meteĥi
administra teritoria unuo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 44° 49′ O (mapo)41.6944.81111111Koordinatoj: 41° 41′ N, 44° 49′ O (mapo) [+]
Meteĥi (Centra Tbiliso)
Meteĥi (Centra Tbiliso)
DEC
Lokigo de Centra Tbiliso en Tbiliso
Situo de Meteĥi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Metekhi [+]
vdr


Meteĥi (kartvele მეტეხი) estas historia kvartalo de Tbiliso, Kartvelio, kiu troviĝas ĉe la krutaĵo kiu regas la riveron Mtkvari.

La distrikto estis unu el la unuaj zonoj loĝataj en la ĉefurbo. Laŭ la tradiciaj rakontoj, la reĝo Vaĥtang la 1-a Gorgasali starigis ĉi tie preĝejon kaj fortikaĵon kiu ankaŭ funkciis kiel reĝa rezidejo, el kie venas la vorto Meteĥi kiu venas el la 12-a jc. kaj laŭvorte signifas "la zono ĉirkaŭ la palaco". Laŭ la tradicio tie ankaŭ troviĝis la tombo de la martirino sankta Ŝuŝanik. Tamen, neniu el tiuj konstruaĵoj postvivis la mongolan invadon de 1235.

La Preĝejo Meteĥi kaj la surĉevala statuo de la reĝo Vaĥtang la 1-a Gorgasali

Meĥeti konservas la preĝejon de la Ĉieleniro (konata kiel Preĝejo Meĥeti), kiu troviĝas sur la pinto de la monteto. Ĝi estis konstruita de la reĝo de Kartvelio Sankta Demetrio la 2-a ĉ. 1278-1284. Ĝi estis plurfoje damaĝita kaj restaŭrita. La reĝo Rostom (1633-1658) fortikigis la ĉirkaŭon de la preĝejo per konstruado de citadelo kun 3.000 soldatoj. Sub regado de Rusio, la preĝejo fariĝis militkazerno. La citadelo estis detruita en 1819 kaj anstataŭata de nova konstruaĵo kiel funkciis kiel malliberejo ĝis la soveta periodo, kaj fermata nur en 1938.

Ene de la sovetia purigado ĝi estis en la planoj por detruado de religiaj konstruaĵoj sed ĝi saviĝis pro forta kontraŭo de kartvelaj intelektuloj. Danke al la laboro kaj entreprenita kampanjo de la patriarko de la Kartvela Eklezio, Ilia la 2-a, la preĝejo estis restaŭrita kaj redonita al la Kartvela Patriarkato kadre de la perestrojko. Malgraŭ la komenca rezistado de la lokaj komunistaj gvidantoj, la preĝejo denove diservis en 1988.

La legendo ankaŭ diras ke la krutaĵo Meteĥi estis la loko de la martiro de Habo (8-a jarcento), patronino de Tbiliso. Malgranda preĝejo je ŝia honoro estas konstruata ĉe la krutaĵo.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.