Merkeno

La merkeno (hispane merkén aŭ merquén; mapuĉe mezkeñ [meʐˈkeɲ] aŭ merkeñ [meɻˈkeɲ]) estas fumita kapsiketo (hispane ají) uzata kiel spicaĵo kiu estas ofte kombinita kun aliaj ingrediencoj. La merkeno estas tradicia spicaĵo ĉe la mapuĉa kuirarto, en Ĉilio.[1]
Ingrediencoj
La baza ingredienco de la merkeno estas la fumita pipro nomata hispane «cacho de cabra» (kaprero, Capsicum annuum var. Longum), tio estas, sekigita, fumita, ruĝa pipro al kiu foje oni aldonas rostitajn koriandrajn semojn kaj salon.[1] La pipro estas sekigita nature sub la suno, kaj poste estas fumita super ligna fajrego. Ili estas tiam pendigitaj por ke ili sekiĝu; poste la spicaĵo estas muelata. Post kiam oni disigas ĝin kiel polvo aŭ etaj eroj, la pipro estas ofte miksita kun salo kaj rostita kune kun koriandraj semoj.[1] En la komerco, la merkena pipro kun nur aldono de salo estas konata kiel «natura merkeno» (merkén natural), dum «speciala merkeno» (merkén especial) eĉ enhavas koriandrajn semojn. La ingrediencoj de la speciala merkeno estas 70% kapsiketoj, 20% salo, kaj 10% koriandraj semoj.[1]
Kuirarta uzo
La merkeno devenas precipe de la kuirarto de la mapuĉoj de la Araŭkania regiono de Ĉilio, sed estas ankaŭ uzita en la ĉilia kuirarto por anstataŭi freŝajn kapsikojn. Ekde la komenco de la 21-a jarcento, la merkeno altiris la atenton de profesiaj ĉefkuiristoj, kaj startis trovi internacian merkaton, havante, samtempe, vastan uzon en ĉilia kuirarto.[1]
La merkeno estas plej ofte uzita kiel spicaĵo:
- Por sezonaj pladoj kiel, ekzemple, lentoj, oraj terpomoj kaj legomoj sautéed
- En receptoj kun tinuso, ŝafido, porkaĵo aŭ anaso
- Kun manĝaĵoj de maro, inkluzivante krabon
- En la cebiĉo
- Aldono al bovina aŭ kaprina fromaĝo
- Aldono al arakidoj aŭ salaj olivoj
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.