Merida inkakolibro
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Coeligena eos (Gould, 1848) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
Coeligena bonapartei eos | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Merida inkakolibro[1] (Coeligena eos), aŭ Orvosta inkakolibro kaj ankaŭ inca alirrufo en hispana, estas specio de kolibroj en la familio Trokiledoj kaj unu el la dek kvin specioj de la genro Coeligena. Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Venezuelo.[2][3][4]
Taksonomio kaj sistematiko
La Merida inkakolibro kaj plimulto de aliaj membroj de la genro Coeligena estis iam metitaj en la genron Helianthea, sed ili estas en sia nuna loko ekde la mezo de la 20-a jarcento.[5]
La International Ornithological Committee (IOC), la Taksonomio Clements, kaj la verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World agnoskas la Meridan inkakolibron kiel monotipa specio, sed kun malsamaj ordinaraj nomoj.[2][4][3] La Sudamerika Klasigkomitato de la American Ornithological Society (SACC) konsideras ĝin kiel subspecio de la Orventra inkakolibro (C. bonapartei), sed serĉas proponon por altigi ĝin al specistatuso.[5]
Aspekto
La Merida inkakolibro estas ĉirkaŭ 11.4 cm longa, inkluzive de sia 3.0 cm longa beko. Maskloj pezas ĉirkaŭ 6.8 g kaj inoj 6.4 g. Ambaŭ seksoj havas blankan makulon malantaŭ la okulo. Plenkreskaj maskloj havas nigrecan kronon kun brilverda frunto. Ilia supra dorso estas brile orverda, kiu transiras al ora ĝis or-oranga pugo. La gorĝo kaj brusto estas brilverdaj, kaj la gorĝo havas malgrandan violan makulon. La cetero de la subaj partoj estas variaj, de brila kuproruĝa ĝis ruĝeca oro. La subvostaj kovriloj estas hele cinamokoloraj. La flugiloj estas malhelaj kun ruĝecbruna makulo sur la trianguloj. La iomete forkoforma vosto estas ruĝbruna aŭ cinamokolora kun orbronza pinto. La frunto de la plenkreska ino estas verda; la cetero de la supraj partoj estas samkoloraj kiel tiuj de la masklo, sed estas pli obtuzaj. La gorĝo estas simpla cinamflava kaj havas verdajn makulojn sur siaj flankoj. La brusto estas makulece sablokolora kaj verda. La ceteraj subaj partoj estas plejparte cinamokoloraj kun fajra ora ventro kaj or-kupreca pugareo.[6]
Distribuo kaj habitato
La Merida inkakolibro troviĝas en la Andoj de okcidenta Venezuelo inter la ŝtatoj Lara kaj Táchira. Ĝi ĉefe loĝas en la interno kaj randoj de humida montarbaro. Ĝi ankaŭ troviĝas en nanaj arbaroj kaj pli malfermaj pejzaĝoj kun disa vegetaĵaro. Laŭ alteco ĝi varias de 1 400 ĝis 3 200 m.[6]
Kutimaro
Movoj
La Merida inkakolibro ŝajne moviĝas al pli alta altitudo dum la pluvsezono.[6]
Manĝado
La Merida inkakolibro kolektas nektaron el longaj tubformaj floroj, kutime de malalta ĝis meza alteco. Ĝi estis observita manĝanta ĉe Erikacoj kaj ĉe plantoj de la genroj Centropogon kaj Fuchsia. Aldone al manĝado de nektaro, ĝi kaptas malgrandajn artikulojn per kolektado de foliaro, ŝvebado kaj akcipitrado.[6]
Reproduktado
La reprodukta sezono de la Merida inkakolibro ŝajne daŭras de januaro ĝis marto. Ĝi faras tasforman neston el musko, likenoj kaj radiketoj kovritaj per pli mola plantmaterialo, kaj tipe fiksas ĝin al vertikala branĉo ene de vegetaĵaro. Nenio alia estas konata pri ĝia reprodukta biologio.[6]
Voĉo
Ĝis komenco de 2023 nek xeno-canto nek la Cornell Laboratorio de Ornitologio de la Biblioteko Macaulay havis registrojn de la voĉoj de la Merida inkakolibro.
Statuso
La IUCN taksis la Meridan inkakolibron kiel Malplej Zorgigan. Ĝi havas malgrandan teritorion kaj nekonatan populacion, kiu supozeble malpliiĝas. Neniu tuja minaco estis identigita.[7] Ĝia "distribuo koincidas kun areoj de novaj homaj setlejoj kaj areoj de intereso por minerala ekspluatado."[6]
Referencoj
- ↑ Ornitologia taksonomio.
- ↑ 2,0 2,1 Hummingbirds (Januaro 2023). Alirita 30a de Januaro, 2023 .
- ↑ 3,0 3,1 HBW kaj BirdLife International (2022) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 7. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 13an de Decembro, 2022
- ↑ 4,0 4,1 Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el [2] Alirita la 10an de Novembro, 2022
- ↑ 5,0 5,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 30a de Januaro 2023. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [3] Alirita la 30an de Januaro, 2023
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 Palacios, C. (2022). Merida Starfrontlet (Coeligena eos), version 1.0. En Birds of the World (N. D. Sly kaj S. M. Billerman, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [4] Alirita la 1an de Februaro, 2023
- ↑ BirdLife International (2016). “Golden Starfrontlet Coeligena eos”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T61173059A95165504.en. Alirita 1a de Februaro 2023..
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
- Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
- (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
Eksteraj ligiloj
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


