Memetiko
Memetiko, aŭ pli regula esperanta termino memeiko, estas la studado de la evoluado de kulturo kaj ideoj, per analogio kun genetiko .
En sia libro La Egoista Geno The Selfish Gene (1976), Richard Dawkins enkondukis la teorion, ke krom genetika evoluado ekzistus ankaŭ memetika evoluado: evoluado de kulturo.
La memeo estas la "fizika" reprezentado de informoj submetataj al evoluado. Ĝi estas ideo, kiu disvastiĝas inter inform-portantoj (ĝis nun ĉefe homaj cerboj), kaj ankaŭ estas priskribita kiel kontaĝa informa ŝablono. En pli specifa senco: memeo estas memobliga aŭ memgenera unuo de kultura evoluado, same kiel geno estas la unuo de biologia evoluado.
Funkciado
Memeoj pasas de unu cerbo al la alia kaj kun la tempo, ofte jarcentoj, la memeo estas sub inflado de ŝanĝoj. La memeo forpasas aŭ finiĝas en komata stato kiam ĝi 'malmodiĝas'
Memeoj povas enhavi erojn de ideoj, lingvoj, melodioj, desegnoj, moralaj kaj estetikaj valoroj, kapabloj kaj ĉio alia, kiun oni instruas kaj transdonas al aliaj homoj.
Ekzemploj
- Religioj kondutus laŭ la "leĝoj" de memetiko. Ideoj transdoniĝas de generacio al alia; malgrandaj ŝanĝoj ĉiam okazas. Grandaj mutacioj, ekzemple, okazas dum reformado. "Sukcesa" memeo ĉiam kaj facile adaptiĝas al ŝanĝiĝantaj tempoj kaj cirkonstancoj.
- Lingvo.
- Modo kaj fanfaronaĵoj.
- Ideologioj kiel kapitalismo, komunismo kaj faŝismo.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.