Mejozo

Mejozo aŭ reduktoĉeldividiĝo estas binara dividiĝoprocezo kiu produktas generajn ĉelojn: nome ovolojn kaj spermatozoojn. La homologaj kromosomparoj pro tio ne plu kune troviĝas en la patrina ĉelo. Kio estas genetika de la patro kaj de la patrino estos hazarde dividita al la filinaj ĉeloj.
La patrina ĉelo estas duploida kaj enhavas homologajn kromosomojn. La filinaj ĉeloj enhavas nur unu kromosomon de ĉiu homologa paro kaj nomiĝas unuploidaj.
Interfazo
La evoluo estas preskaŭ sama al tiu de la mitozo. La unuan kreskofazon, la sintezan periodon kaj la duan kreskofazon ni povas resumi jene.
- Okazas DNA-replikado: ĉiu kromatidodrato sin mem kopias al du kromatidodratoj.
- Produktado de grandaj kvantoj da H1-histonoj (proteinoj).
- La kromatidodratoj sin pli spiraligas kaj kondensas al kromosomoj.
- Duobliĝo de la centrosomo (centriolparo) kaj membranpliiĝo.
- La homologaj kromosomoj serĉas unu la alian kaj povas juntiĝi: genetika interŝanĝo.
Procezo de la mejozo
Unua mejoza dividiĝo
Profazo I
- La nukleomembrano kaj nukleoloj malaperas, spindelo estas konstruata kaj la kromosomoj klare videblas. Ili moviĝas al la ekvatora ebeno inter du centriolparoj. La disvastiĝo de la kromosomo de patro kaj patrino okazas hazarde.
Metafazo I
- La kromosomoj sin metas nun, ne ĉiu aparta kiel ĉe mitozo, po homologa paro en la ekvatora ebeno. Do estas du fratinokromatidoj kiuj fiksiĝas al la mikrotubetoj de la spindelo.
Anafazo I
- La homologaj kromosomoj nun, ĉiu kun ilia du fratinaj kromatidoj, estas reciproke fortirataj. La nombro da kromosomoj estas duonigita.
Telofazo I
- La ĉelo sin laĉe premas. Nun ekestas du filinaj ĉeloj kiu posedas po unuoidan nombron da kromosomoj, ĉiufoje ekzistanta el du fratinokromatidoj.
Dua mejoza dividiĝo
Je ĉi tiu parto de la mejozo ne antaŭiras interfazon kaj tuj sekvas post la unua mejoza dividiĝo. Ĉi tiu fazo pasas kiel la mitozo, kun la diferenco ke ne plu estas homologaj paroj.
Profazo II
- En ĉiu filina ĉelo spindelo estas formita, orte je la direkto de la antaŭa.
Metafazo II
- La kromosomoj situas unu sub la alia en la "ekvatora ebeno" kun ilia centromero fiksita al la mikrotubetoj.
Anafazo II
- La titdratoj distiras la fratinokromatidojn, tiel ke ĉiu moviĝas al ilia "poluso". Nun ni akiras sendependajn filinajn kromosomojn.
Telofazo II
- La spindeloj estas malkonstruataj. Denove okazas laĉa premo de la ĉelo. La kromosomoj trapasas la malspiraligadon kaj malkondenson al longaj maldikaj kromatinodratoj.
La rezulto estas kvar gametoj kiuj estas unuploidaj.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.