Max Butin

Max Butin
Persona informo
Aliaj nomoj G. Ajulo
Naskiĝo 17-an de februaro 1888 (1888-02-17)
en Bad Godesberg
Morto 1-an de januaro 1960 (1960-01-01) (71-jaraĝa)
en Bad Godesberg
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1904–)
tradukisto
lingvisto
komercisto
instruisto
leksikografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Max Hubert BUTIN (naskiĝis la 17-an de februaro 1888 en Godesberg; mortis en 1960 en Bad Godesberg) estis germana esperantisto kaj vortaristo, instruisto kaj komercisto. Membro de la Lingva Komitato (LK) kaj de Germana Esperanto-Instituto. Honora membro de Germana Esperanto-Asocio.

Vivo

Butin havis francan patron, komerca direktoro de la mineral-akvaj fontoj en Godesberg (de 1969 urboparto de Bonn), kaj germanan patrinon el Kolonjo kaj tial estis dulingve edukita. Li studis agronomion en la universitato de Bonn kaj poste laboris en pluraj bienoj en norda Germanio.

Esperanto-agado

Li lernis Esperanton 16-jara en oktobro 1904 kaj kiel 17-jarulo partoprenis la unuan Universalan Kongreson en aŭgusto 1905 en Bulonjo ĉe Maro. Dum la 5-a UK en Barcelono 1909 (do 21-jara) li ekzameniĝis kiel Esperanto-instruisto. Antaŭ la unua mondmilito li aktivis en la loka Esperanto-grupo de Godesberg "Godea" (fondita en aŭgusto 1907). La riĉa banloko altiris ankaŭ multajn eksterlandajn Esperantistojn, ekz. Carlo Bourlet kaj L.L. Zamenhof, kiun Butin renkontis okaze de ties ferioj en la proksima banloko Bad Neuenahr en 1913. Laŭ la deziro de la patro li studis agronomion en la universitato de Bonn kaj poste laboris dum kelkaj jaroj sur bienoj en Holstinio kaj Pomerio. De 1914 ĝis 1918 li militservis dum la unua mondmilito, precipe kiel tradukisto. En 1918 li revenis al la gepatra hejmo en Godesberg, kiu estis ankoraŭ okupita de francaj trupoj ĝis 1926.

Kun Teo Jung li fondis la firmaon "Butin kaj Jung" post la unua mondmilito, kiu de 1920 eldonis la gazeton Esperanto Triumfonta, la posta Heroldo de Esperanto, al kiu li multe kontribuis kiel "kun-redaktoro" kaj poste "bibliografia fakestro de Heroldo", precipe per laŭ propraj indikoj pli ol 300 recenzoj (HdE n-ro 500), interalie sub la pseŭdonimo "G. Ajulo". Pro tio li estas rigardata kiel la fondinto de la literatura recenzo en Esperanto. En 1927 li publikigis "Polan Manlibron por Agronomoj" kaj daŭre multe varbis por Esperanto dum 25 jaroj per gazetartikoloj, gvidis kursojn ktp.

La vortaro Esperanto-germana de 1952

Lia vortaro esperanto-germana (verkita kune kun Josef Sommer) de 1952 estis la plej grava siaspeca post la dua mondmilito. Plurfoje represita ĝi restis senrivala ĝis la apero de la Granda Vortaro Esperanto-Germana de Erich-Dieter Krause en 1999. La vortaro precipe inspiris la slavajn vortarojn, kiuj sekvis en la tuj postaj jaroj (slovena 1957, serbo-kroata 1958, bulgara 1963, malpli la pola 1959), iom malpli la pli malfruajn orient-aziajn vortarojn (japana 1978, korea 1983).

Post la vortaro aperis nur plu frazeologia kolekto en 1953, simile kiel la vortaro kun precipe praktika kaj pedagogia celo. Butin pli kaj pli blindiĝis, tiel ke verkado nur plu eblis per helpo de alia persono. En 1960 Butin mortis en sia domo en Godesberg.

Verkoj (elektitaj)

Recenzoj

Pri Esperanto-Briefwechsel für den Kaufmann,

Citaĵo
 Kolekto de 31 zorge elektitaj modeloj de komercaj leteroj en Esperanto, kun traduko en germana lingvo. Tre praktika libreto por ĉiu, kiu bezonas nian lingvon por komercaj celoj. 
— Belga esperantisto n109-110 (mar-apr 1924)
Citaĵo
 Tre praktika lernolibro tute speciale aranĝita por komercistoj, kiuj deziras rapide lerni nian lingvon. De la komenco estas uzataj nur vortoj kaj frazoj, kiuj povas tuj servi al la nova lernanto. Ĉio superflua estas forigita. Bonega laboro. 
— Belga esperantisto n140-141 (okt-nov 1926)

Referencoj

  1. Max Butin kaj Friedrich Jahn. Esperanto-Briefwechsel für den Kaufmann. Eldonita de Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel GmbH, Berlin & Dresden 1923. 52 paĝoj: 12,5 x 18,5 cm.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.