Matthew Prior

Matthew Prior
Persona informo
Matthew Prior
Naskiĝo 21-an de julio 1664 (1664-07-21)
en Londono
Morto 18-an de septembro 1721 (1721-09-18) (57-jaraĝa)
en Wimpole
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater St John's College
Westminster School Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Matthew Prior
Profesio
Okupo poeto
verkisto
diplomato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en HagoLondono vd
Aktiva dum 1690–1721 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matthew PRIOR (n. la 21-an de julio 1664 en DorsetMiddlesex ; m la 18-an de septembro 1721 en Wimpole) estis angla poeto, verkisto kaj diplomato de la Restariga epoko. [1][2]

Vivo kaj verkado

Prior gajnis la patronecon de la Grafo de Dorset kaj eniris la Universitaton de Kembriĝo en 1682. Tie li kunverkis kun Charles Montagu la poemon City Mouse and Country Mouse (1687), parodion de la verko Hind and Panther de Dryden.

Tiel Prior gajnis favorojn, kiuj enkondukis lin al la diplomatia kariero. En 1691 li fariĝis sekretario de la ambasadejo en Hago kaj en 1697 funkciis kiel sekretario ĉe la konkludo de la Paco de Rijswijk (fino de la Milito de la ligo de Augsburg).

Elektita al la Parlamento en 1701, Prior ŝanĝis al la Konservativuloj iom poste, kaj estis uzata en ĉiuj diplomatiaj intertraktadoj kun Francio de 1710 ĝis 1714, foje kiel sekreta agento, foje kiel ambasadoro.

Li estis forigita post kiam la Whig Partio ekregis kaj eĉ estis arestita de 1715 ĝis 1717. Li estis entombigita en la "Angulo de Poetoj" en Abatejo Westminster.

En 1718, Prior publikigis kolekton de poeziaj pecoj, en kiuj li montras sin kiel Horacian Epikuran laŭ sia vivkoncepto kaj socian poeton de granda merito, precipe rilate al la klareco kaj koncizeco de sia vortumo.

Li verkis odojn, amkantojn laŭ la spirito de la francaj chanson-poemoj, epistolojn, epigramojn kaj poeziajn rakontojn en la sama memindulga stilo kiel la Contes de La fontaine.

La poemoj de Prior estas konsiderinde diversecaj, ofte montrante brilan talenton. La plej ambiciaj, Salomon kaj Nut-Brown Maid, estis finfine la malplej popularaj. Alma, klara parodio de la stilo de Samuel Butler, estas rimarkinda ekzemplo de malpeza humuro kaj bone lokigitaj aludoj. Lia regado de la hendekasilaba pareto superas tiun de Jonathan Swift aŭ Alexander Pope.

La verkoj de Prior estis publikigitaj, interalie, en 1779, 1835 kaj 1892 kaj en selektaĵo kun enkonduko kaj notoj de A. Dobson en 1889. [3]

Referencoj

  1. Matthew Prior. poethunter.com. Alirita 18 September 2013 .
  2. Matthew Prior (1664–1721). literaryballadarchive.com. Arkivita el la originalo je 18 September 2013.
  3. Leopold George Wickham Legg, Matthew Prior: A Study of His Public Career and Correspondence, Cambridge University Press, 2010. pp. 2–3.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.