Matadi

Matadi
oficiala urbego de Demokratia Respubliko Kongo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Demokratia Respubliko Kongo
Provinco Centra Kongo
Demografio
Loĝantaro 306 053  (2012) [+]
Loĝdenso 2 782 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 5° 49′ S, 13° 29′ O (mapo)-5.816666666666713.483333333333Koordinatoj: 5° 49′ S, 13° 29′ O (mapo) [+]
Alto 355 m [+]
Areo 110 km² (11 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matadi (Demokratia Respubliko Kongo)
Matadi (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Situo de Matadi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matadi [+]
vdr
rivero Kongo ĉe Matadi
panoramo de Matadi
haveno de Matadi en foto de 1965
rapidfluoj Yellala en bildo de 1880
ponto ĉe Matadi

Matadi estas grandurbo en la Demokratia Respubliko Kongo kaj la ĉefurbo de la provinco Centra Kongo (antaŭe ĝis 2015 provinco Bas-Kongo kaj ĝis 1997 Bas-Zaire), najbara al la limo kun Angolo kiu situas je kelkaj kilometroj de Matadi. Ĝi estas ankaŭ la ĉefa marhaveno de la Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi estas la lasta navigebla punkto antaŭ la rapidfluoj kiuj faras la kongan riveron netrafikebla por longa distanco kontraŭflue. Ĝi estis fondita fare de Henry Morton Stanley en 1879.

Laŭ la stato de 2012 en la urbo Matadi vivis 306 053 loĝantoj sur areo de 110 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 782 loĝantoj/km².

La loknomo 'Matadi' signifas ŝtonon laŭ la loka konga lingvo. Matadi funkcias kiel grava importejo kaj eksportejo por la tuta nacio. Ĉefaj eksportaĵoj estas kafo kaj konstruligno. La ŝtata fiŝkaptista kompanio "Pemarza" uzas la havenon por provizi fiŝon al Kinŝaso.

Bazaj informoj

Geografio

Matadi situas sur montetaro laŭ landlimo de Angolo, laŭ maldekstra bordo de Kongo (rivero) (de la maro ĝis tiu punkto estas daŭre navigebla la rivero) en la okcidenta sekcio de la lando. Boma situas 44, la maro 148, Kinŝaso 265, Kikwit 601, Lubumbashi 1672 km.

Historio

Portugaloj atingis tiun lokon ŝipe en 1485. Matadi estis fondita fare de Henry Morton Stanley en 1879. Baldaŭe la urbo iĝis komercocentro, grava transportonabo. Dum la jaroj de la Dua Afrika Milito en aŭgusto 1998, Matadi estis kaptita dum la atako Cabarere, operacio dum kiu ribelemaj tutsioj gviditaj de kolonelo James Cabarere provis kapti la kongan ĉefurbon Kinŝaso.

Infrastrukturo

Matadi havas flughavenon, gravan riveran havenon kaj ponton norden. Ŝipoj trafikas al Boma, trajnoj al Kinŝaso. Ĉefvojoj kuras al Boma kaj Kinŝaso, estas malpli gravaj vojoj norden kaj suden al Angolo.

Konstruita en 1983 sub la direkto de japanaj inĝenieroj, la Ponto Mata kiu transiras la Kongan Riveron kaj disponigas vojon aliron al Boma kaj al la Inga hidroelektra centralo. Ĉi tiu estas la nura ponto laŭ la tuta suba kaj meza fluoj de la grandega Konga Rivero. Tial, fluo de aŭtoj de nordokcidenta Afriko al ĝia suda parto pasas tra Matadi.

Fervojo linio ligas la urbon Matadi kun Kinŝaso (366 km), sed ĉi tie ĝi finiĝas, ne atingante la oceanan marbordon.

Klimato

Matadi havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 1010 mm, inter junio-septembro ne pluvas, la pluvo kulminas en aprilo. La temperaturo varias inter 20-34  °C. En marto estas la plej alta temperaturo, la plej malalta en julio.

Vidindaĵoj

  • Ponto Mata, pendoponto 722 metrojn longa, konstruita en 1983
  • monumento sur monteto
  • diversaj kavernoj konataj kiel rokoj Diogo Cão
  • rapdifluoj de Jelala en la proksimeco de la urbo

Referencoj

  • Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko el la samtema artikolo en la angla kaj hungara vikipedioj.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.