Masoro
Per la termino Masoro aŭ Masora oni intencas la amplekson de la judaj tradicioj koncernantaj la korektan legadon de la tekstoj de la Sankta Skriboj. Pliprecize, per tiu esprimo oni referencas al la kritikaj notoj lokigitaj sur la manuskriptoj de la Biblio inter la la 7–a kaj 10-a jarcentoj, notoj kiu reflektas ĝuste tiujn tradicioj.
Historio
La neceso registri por posteularo judajn instruojn puŝis la rabenojn, nomatajn poste Masoretoj, konservi la heredaĵon de tiu skribita kaj parolita informo. La masora materialo estis antaŭ transdonita buŝe: ĉar tamen ĝi procedis kvante kreskiĝanta, ĉiam pli ofte oni ĝin notis marĝene de la tekstoj mem.
La masoreta aktiveco atingis sian pinton sur la bordoj de la lako de Tiberiado, en Palestino, verke de la familio Ben Āšêr, ĉirkaŭ la jaro mila post Kristo.
La plej grava atestaĵo nin atinginta estas la Codex Leningradensis, manuskripto datita je 1008 p.K., nun gardata en la Nacia Biblioteko de Sankt-Peterburgo, kie la masoro kaj la tekstaj notoj, forte mallongigitaj, estas skribitaj en la aramea lingvo (kaj ne en la hebrea.

Tipoj de Masoro
Kutime oni distingas la Masoro marĝena (Masora marginalis) el la Masoro fina (Masora Finalis). La Masora marginalis estas skribita ene de la tekstaj marĝenoj, kaj detale priskribas kiel la vortoj devas esti skribitaj kaj legitaj, kaj kiomfoje certaj vortoj aŭ frazoj ripetiĝas en la teksto. Siavice ĝi dividiĝas en Masoro malgranda (Masora parva kaj Masoro granda (Masora magna). La unua estas skribita en la ekstera marĝeno de la teksto, kaj aparte koncernas la ortografion de la hebrea kaj pasaĵojn aŭ versegojn paralelajn kaj similajn; la dua estas reale listo specifanta kie aperas apartaj formoj cititaj en la masoro malgranda. La Masora Finalis estas amplekso de detalaj notoj koncernantaj la reaperojn de certaj raraj terminoj, entenataj en komunaj manlibroj ĉar tro nombraj por esti skribitaj en la masora marginalis.
Vidu ankaŭ
- Masoretoj
- Teksto masora
- Fontoj de la hebrea teksto de la Biblio
- Targum
- Fontoj de la hebrea teksto de la Biblio
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.