Maskovanelo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maskovanelo
V. m. miles, Darvino, Aŭstralio
V. m. miles,
Darvino, Aŭstralio
V. m. novaehollandiae, Montaro Waitakere, Novzelando
V. m. novaehollandiae,
Montaro Waitakere, Novzelando
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vaneloj Vanellus
Specio: Masko vanelo Vanellus miles
Boddaert 1783
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Maskovanelo (Vanellus miles) estas granda, ofta kaj elstarema birdo devena el Aŭstralio, ĉefe el norda kaj orienta partoj de la kontinento.

Disvastiĝo kaj subspecioj

La Maskovanelo (Vanellus miles) estas ofta, ĉefe en bordoj de malsekaj zonoj kaj aliaj malfermaj medioj, sed ili estas adapteblaj kaj povas esti trovataj en surprizigaj sekaj regionoj. Ili povas esti trovataj en strandoj, (ĉefe en NE Tasmanio) kaj scipovas naĝi.

Estas du malsimilaj rasoj, kiuj antaŭe estis konsiderataj apartaj specioj. La Maskovanelo (Vanellus miles) de norda Aŭstralio -kaj Novgvineo- (Vanellus miles miles) havas tutblankan kolon kaj grandajn flavajn bridojn, dum la Vanellus miles novaehollandiae de sudaj kaj orientaj ŝtatoj havas nigran kolstrion kaj pli etajn bridojn. Vanellus miles novaehollandiae eniris sudan Novzelandon dum la 1930-aj jaroj kaj nuntempe disvastiĝis tra tuta Novzelando.

Ambaŭ subspecioj povas miksiĝi en meza teritorio.

Aspekto

Maskovanelo.

La Maskovanelo (Vanellus miles) estas granda birdo inter 33 kaj 38 cm longaj, mezaveraĝe 36 cm longaj. Maskloj pezas ĉirkaŭ 370 g, inoj iom malpli.

Ĝi estas tre facile rekonebla pro sia flavega vizaĝo, kiu atingas la frunton, okulojn -ankaŭ okulringoj estas flavaj-, bekon -iom griza- kaj hokantajn flankajn barbojn. Estas flavaj ankaŭ ostecaj spronoj en flugilverto. Dorso kaj supraj flugiloj estas olivbrunaj. Blankaj estas kolo, brusto kaj ventro. Nigraj estas krono, nuko, malantaŭa kolo, antaŭfina vosto kaj flugilbordoj. Subaj flugiloj estas blankaj antaŭe kaj nigraj malantaŭe. Kruroj estas ruĝaj aŭ rozkoloraj.

Maskovanelo defendante sian neston en urba parko.

Kutimoj

Ĝi pasigas sian tempon bekoplukante kaj havas diferencigajn laŭtegajn alvokojn “kekekeke” -foje nokte-. Ili manĝas ĉefe insektojn, vermojn kaj similajn senvertebrulojn, sed ankaŭ semojn.

La Maskovanelo (Vanellus miles) estas ofta, timida kaj nedanĝera birdo somere kaj aŭtune, sed ili estas plej konataj pro siaj sentimaj nestumaj kutimoj, ĉar ili pretas konstrui neston en iu ajn fendo de malferma grundo, inkludante urbajn parkojn, ĝardenojn, lernejajn kortojn kaj eĉ ĉiovendejajn aŭtohaltejojn aŭ homaj tegmentoj.

Tre bona kamuflado.

Reprodukta sezono okazas post vintra solstico; ambaŭ gepatroj kunlaboras konstruadon de la nesto, kovadon kaj zorgadon de idoj; la ino demetas el 3 ĝis 5 ovojn kaj la reprodukta paro defendas sian teritoriojn kontraŭ ĉiu ajn entrudulo (kaj tio inkludas piedpilkojn, forkontrolilajn aŭtetojn aŭ aviadiletojn, ktp.), laŭte protestante, akrobatiante rapide kaj malalte, kaj se bezonate frapante la entrudulon per siaj flavaj ostaj spronoj de flugilverto.

Povas esti atakitaj ankaŭ aliaj birdoj, kiel korvoj, hundoj, katoj, ktp. Post kiam la junuloj atingas 60 % de sia grando post 2-3 monatoj, la atakoj malpliiĝas. La birdoj povas vundiĝi dum atakoj, sed plej ofte travivas, kaj la spronoj renoviĝas post 6-8 monatoj. Kelkaj Maskovaneloj neniam reproduktiĝas pro kreskantaj danĝeroj kiel piedirantoj, aŭtoj. ktp. La idoj atingas plenan pezon post 6 monatoj kaj restas kun la gepatroj dum 1 aŭ 2 jaroj.

Ili estas videblaj laŭ reproduktaj paroj sed ankaŭ en grupoj, ĉefe dum marbordaj manĝadoj.

Bildaro

Referencoj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.