Mary Rose

Mary ROSE estis militŝipo de la reĝo Henriko la 8-a (Anglio).

La ŝipo estis konstruata en Portsmouth en 1509-1510, kaj ĝia nomo verŝajne devenas de tiu de Maria, fratino de Henriko la oka, kaj la floro la rozo, simbolo de la tudora dinastio. La ŝipanaro konsistis el ĉirkaŭ 200 maristoj, 185 soldatoj kaj 30 kanonistoj. La Mary Rose estis la flagŝipo de la angla militarmeo kaj partoprenis batalojn kontraŭ la italoj kaj la francoj.

Unue la ŝipo posedis 500 kanonojn, tamen dum riparoj en 1528 kaj 1536 oni aldonis 200. Tio probable igis la Mary Rosemalpli malpli stabila.

En 1545 la franca reĝo Francisko la 1-a atakis Anglion, kun pli ol 30 000 soldatoj en 200 ŝipoj. La anglaj havis 12 000 soldatojn en 80 ŝipoj, kaj la Mary Rose estis denove la flagŝipo. Estis batalo proksime al la haveno Portsmouth. Dum Henriko la oka spektis, ĝi antaŭeniris. Estis venteto kaj la Mary Rose renversiĝis kaj sinkis (eble malstabiligata de pafado de la kanonoj kaj posta abrupta turno). El la ŝipanaro nur 35 postvivis. Sur la ferdekoj estis retaĵoj por malebligi la enŝipiĝon de malamikaj soldatoj (kiel oftis je tiu-epokaj militŝipoj), kaj ankaŭ, pro superstiĉo, multaj el la ŝipanaro ne scipovis naĝi: tiuj faktoroj pliigis la kvanton da viktimoj.

En 1836 fiŝisto eltrovis la submaran siton de la vrako kaj la skafandristo John Deane elmarigis kanonojn, pafarkojn kaj aliajn aĵojn: tamen la sito estis perdata post li ĉesis labori tie en 1840. En 1965 Alexander McKee komencis novan serĉon, malgraŭ multaj klopodoj malpersvadi lin, kaj post pluraj jaroj li povis pruvi ke li ja re-eltrovis la siton. En 1979 fondiĝis la "Mary Rose Trust", karitato por esplori kaj konservi la vrakon. En 1982 oni levis grandon parton de la ŝipo el la maro, kaj tiu nun viziteblis en muzeo apud la milithaveno de Portsmouth. En 2005 oni levis la ankron kaj partojn de la pruo, kiuj iam estos ekspoziciataj. Krom parto de la ŝipo mem, eblas vidi multajn aĵojn trovitajn en la vrako, kaj tiuj donas detalan bildon de la vivo de deksesjarcenta militŝipanaro. La restaĵoj estas la plej bone prezervataj restaĵoj de granda ŝipo de la epoko. Tamen ankoraŭ restas pluaj restaĵoj sub la maro. Mary Rose Trust


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.