Martinio

Martinio estas aperitiva koktelo farita el ĝino kaj blanka vermuto; eblas uzi vodkon anstataŭ ĝinon. Eble ĝi estas la plej konata alkohola koktelo. Kvankam ĝia origino ne estas precize difinebla, oni konsideras ĝin usona, eble el la urbo Martinez en Kalifornio, kie estas memora plako pri ĝi ĉe la angulo de la stratoj Alhambra Avenue kaj Masonic Street.
Oni servas martinion en konusa koktela glaso, kun aŭ sen glacio, sed garnita per olivo aŭ peco de citrona ŝelo. Inicitoj insistas, ke la miksado de ĝino kaj vermuto okazu per kirlado, nepre ne per skuado. Tamen James Bond ĉiam mendis sian martinion kun la mencio "skuita ne kirlita".
Normala rilatumo inter ĝino kaj vermuto estas 5 al 1; speciale "seka" variaĵo de martinio uzas malpli da vermuto. Luis Buñuel konsilis, ke oni verŝu vermuton sur la glacion, sed forigu ĝin antaŭ aldono de ĝino, tiel ke restas nur tiom da vermuto, kiom la glacia surfaco povas teni. Winston Churchill insistis, ke la vermutan botelon oni nur rigardu, sed ne malfermu, do trinku nur la ĝinon.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.