Martin Gropius

Martin Gropius
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1824 (1824-08-11)
en Berlino
Morto 13-an de decembro 1880 (1880-12-13) (56-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Carl Gropius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Berta Wahnschaffe (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Adolph Gropius (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Elisabeth Altgelt (mul) Traduki
Julie de Greiff (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Bertha Antonie Gropius (mul) Traduki
 ( )
Frieda Gropius (mul) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Martin Körte (en) Traduki (bofilo)
Alfred Körte (mul) Traduki (bofilo)
Walter Gropius (pranevo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
arĥitekto Martin Gropius, kiam li havis ĉ. 30 jarojn
iama Artmetia Muzeo en Berlino

Martin Carl Philipp GROPIUS (naskiĝinta la 11-an de aŭgusto 1824 en Berlino, mortinta samloke la 13-an de decembro 1880) estis germana arĥitekto. Edzigis lin Laura Antonia Elisabeth Altgeld (nask. du filinojn) kaj en 1855 Julie de Greiff (nask. kvin filinojn).

Vivo

Estante filo de silkaĵ-fabrikanto li frekventis la Berlinan Metiistan Instituton kaj ekzameniĝis en 1847 pri geodezio. Li ĝuis desegnadinstruiĝon ĉe A. von Koeber, lernantis mallonge ĉe Konstrua Akademio kaj praktikulis ĉe Heinrich Strack. Post kiam li trapasis la konstruistan ekzamenon en 1855, li partopreno ĉe diversaj novkonstruaj projektoj kaj helpinstruistis ĉe Karl Bötticher. Gravegis por lia faka evoluo en Berlino la kompanianeco de Heino Schmieden (1866; ilia firmo baldaŭ fariĝis unu el la plej sukcesaj en la Regna ĉefurbo). En 1867 li ekestris la instruadinstituton de la Berlina Metia Muzeo. En 1869 li fariĝis direktoro de la Reĝa Lernejo pri Artoj kaj Metioj - kaj implicite ankaŭ akademisenatoro kaj ĉefo de ĉiuj prusiaj lernejoj pri artoj. Tiam li eldonis siajn modelkolektojn.

Kiel arĥitekto li orientiĝis unue pri Schinkel kun alkliniĝo al la antikva epoko; poste Gropius transprenis ankaŭ formojn de Renesanco. Tamen la konkretiĝo de liaj verkoj ĉiam suverenis antaŭ tiaj siaj modeloj kaj ĉiam gravis la konkreta funkcio de la konstruaĵoj: ornamaĵoj estu duarangaj post la klare montrata konstrukorpo. Ofte li elektis fasadojn rigide parceligitajn kun dua, brike protektita fasado. La tuto povis esti vivigata per grejso, terakoto, sgrafito aŭ vitra mozaikdekoracio. Tre modestis - kontraŭe la tiutempaj modoj - liaj pucfasadoj. Ankaŭ por internoj kaj meblaroj li liveris multaŭn dezajnojn.

La plejparto de la elfaritaj de li aĵoj troviĝas en Berlino: malsanulejoj, bankoj ktp. Ege konata estas la riĉe aranĝita Berlina Artmetia Muzeo (strato Prinz-Albrecht-Straße n-ro 7) inter 1877 kaj 1881. Tie multas la koloroj. Samrange gravas Gewandhaus en Lepsiko (kiu finiĝis ne antaŭ 1884 kiam Gropius jam estis forpasinta).

Aliaj verkoj (elekto)

  • Provinca Frenezulejo en Eberswalde (kun Heino Schmieden)
  • Urba hospitalo ĉe Friedrichhain, Berlino
  • Berlina universitata kliniko
  • Lazareto pro la 2-a garnizono (Tempelhof)
  • Regna poŝtejo (Kaselo)
  • diversaj vilaoj en Berlino kaj ĉirkaŭaĵo

Fonto

  • Wirth, Irmgard: "Gropius, Martin" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 132-133

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.