Martenico

Marteto (Mărţişor [mərciŝor'] rumane) estas printempa tradicio praktikata en Bulgario kaj Rumanio.

La origino (deveno) de la termino estas de la 1-a de marto kaj dum la tempo de Romia Imperio, laŭ Romia kalendaro 1a de marto esti la unua tago de la jaro, kaj krome troviĝas ĝi en la Bulgara legendo, kaj havas apartan signifon ankaŭ en la spaco de la rumanaj tradicioj. Junuloj kaj gemaljunuloj atendas la unuan tagon de marto, por akcepti la printempon pere de „marteto”.

Komence ekzistis ia marteto de la rumanaj vilaĝoj kun aparta mistera legendo. La kamparanoj kunplektis du fadenojn, unu blankan kaj unu ruĝan el lano, farante tiel magiajn cirklojn kiuj protektis ilian hejmon, ĝian ĉirkaŭaĵojn kaj ilian familion kontraŭ la malbonaj spiritoj. En posta epoko, oni pendigis de tiuj ŝnuroj orajn aŭ arĝetajn monerojn. Pli poste, ankaŭ la urbanoj transprenis tiun tradicion kaj ili aldonis al tiuj blanka-ruĝaj ŝnuroj komence simbolojn de la amo, de la bonŝanco, kaj en jam nia tempo eĉ plej strangajn improvizaĵojn.

Tiu tradicio ekzistas same en Bulgario, la ruĝ-kaj-blankajn martenicojn oni donacas al amikoj, kaj surportas la tutan tagon. Post la festo oni pendigas ilin sur fruktarboj kiel abundodonantan sorĉaĵon. En Bulgario estas ankaŭ kutimo de Marto-avino: ĉe la bulgaraj infanoj la unua de marto estas tre ĝoja festo, ili nomas monaton marto "avino Marto" (bulgare baba Marta/баба Марта/). Do la 1-an de marto maljuna virino vestita en nacia vestaĵo kun ruĝigitaj vangoj, ŝpinbastono kaj pendosako akompanita de sekvantaro vagas tra la urboj kaj vizitas ĉiujn oficejojn, lernejojn kaj infan- ĝardenoj. Baba Marta disdonas martenicojn, bonbonojn, sekigitajn fruktojn al la oficistoj kaj la infanoj, kaj deziras al ĉiuj feliĉon.

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.