Marnie
| Marnie | |
|---|---|
| filmo | |
| Originala titolo | Marnie |
| Originala lingvo | angla lingvo |
| Kina aperdato | 1964, 17 sep. 1964, 17 jul. 1964, 28 aŭg. 1964 |
| Ĝenro | mistera filmo, krimsuspensfilmo, suspensa filmo, drama filmo, psychological drama film, krimfilmo, psychological thriller film, crime drama film |
| Kameraado | Robert Burks |
| Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
| Produktisto(j) | Alfred Hitchcock |
| Scenaro | Jay Presson Allen • Winston Graham |
| Loko de rakonto | Nov-Ĵerzejo • Baltimore |
| Muziko de | Bernard Herrmann |
| Rolantoj | Tippi Hedren • Sean Connery • Diane Baker • Martin Gabel • Louise Latham • Alan Napier • Bruce Dern • Edith Evanson • Linden Chiles • Mariette Hartley • Milton Selzer • Henry Beckman • Alfred Hitchcock • Melody Thomas Scott • Milton Parsons • John Alvin • Meg Wyllie • Louise Lorimer |
| Produktinta firmao | Universal Studios |
| IMDb | |
Marnie estas usona psikologia trilera filmo de 1964 reĝisorita de Alfred Hitchcock. La scenaro de Jay Presson Allen estas bazita sur romano de 1961 samnoma de Winston Graham. En la filmo stelulas Tippi Hedren kaj Sean Connery.
La muziko estis komponita de Bernard Herrmann, lia lasta el sep filmomuzikoj laŭditaj de kritikistoj faritaj por Hitchcock. Marnie ankaŭ markis la finon de la kunlaboroj de Hitchcock kun la fotofilmisto Robert Burks (lia 12a filmo por Hitchcock) kaj filmeldonisto George Tomasini (kiu mortis poste en la sama jaro).
La filmo rakontas la historion de Marnie, obseda ŝtelistino kaj mensogulo, ludita de Hedren. Ŝi amikiĝis kaj poste edziniĝas al riĉa negocisto nome Mark Rutland, ludita de Connery. Li klopodas trovi ion pri tragikaj okazaĵoj kiuj okazis en ŝia pasinteco kaj finfine devigas ŝin fronti tiujn okazaĵojn kaj la sekreton kiun ŝia patrino kaŝis el ŝi ekde kiam ŝi estis infano.
La kinfakulo Peter William Evans verkis ke The Birds (1963) kaj Marnie (1964) estas konsiderataj kiel "nedisputataj majstroverkoj".[1] Hitchcock estis intencita filmi Marnie unue, kaj en marto 1962 oni anoncis, ke Grace Kelly, Princino Grace de Monako ekde 1956, eliros el la retiro por steluli en ĝi.[2] Kiam Kelly petis al Hitchcock prokrasti Marnie ĝis 1963 aŭ 1964, li rekrutis Ed McBain alinome Evan Hunter, aŭtoro de The Blackboard Jungle (1954), por disvolvigi scenaron bazita sur novelo de Daphne du Maurier nome "The Birds" (La birdoj, 1952), kiun Hitchcock estis republikigita en sia My Favorites in Suspense (1959). Li dungis Tippi Hedren por ke ŝi ludu la ĉefrolon.[3]
Notoj
- ↑ Evans 2017.
- ↑ "Princess Grace Will Star in Hitchcock Movie", The New York Times, 20a de marto 1962.
- ↑ McGilligan 2003, paĝoj 611–613; MacDonald 2012, p. 36
Bibliografio
- Evans, Peter William (2004). "Hitchcock, Alfred Joseph". Oxford Dictionary of National Biography. doi:10.1093/ref:odnb/31239. Arkivita el la originalo la 1an de januaro 2018. Alirita la 31an de decembro 2017.
- McGilligan, Patrick (2003). Alfred Hitchcock: A Life in Darkness and Light. New York: Regan Books. ISBN 978-0-06-039322-9.
Eksteraj ligiloj
- Marnie en Interreta filma datumbazo (angle)
- Marnie Eyegate Gallery Arkivigite je 2016-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Marnie ĉe AllMovie (angle)
- Marnie ĉe Turner Classic Movies Datumbazo
- Marnie ĉe Box Office Mojo
- Marnie ĉe Rotten Tomatoes
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

