Markus-setä
| Markus-setä | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 17-an de majo 1891 en Helsinko, |
| Morto | 14-an de februaro 1973 (81-jaraĝa) en Helsinko, |
| Lingvoj | finna |
| Ŝtataneco | Finnlando |
| Okupo | |
| Okupo | ĵurnalisto kantisto |
Markus Rautio (naskiĝinta la 17-an de majo 1891 en Helsinko, mortinta la 14-an de februaro 1973 en la sama urbo), pli bone konata je nomo Markus-setä ("onklo Markus") estis finna radia prezentisto. Li estas memorata speciale pri siaj porinfana radia programo Markus-sedän lastentunti ("porinfana horo de onklo Markus"), kiu estis sendita kaj en finna kaj en sveda en la jaroj 1926–1956. En fino de la programo Rautio normale admonis infanojn, ke ili manĝu avenan kaĉon. La programo estis la plej konata tiutempa radia programo en la lando. Iuj asertis, ke Rautio reale malamis infanojn – Nasse-setä estas parodio pri Rautio.
En 1931 Rautio prezentis en Talino la unuan interlandan programon de Yle(isradio). Pre sia radia kariero li laboris kiel aktoro. Ankaŭ liaj gepatroj estis aktoroj. La radiodrama serio Suomisen perhe (familio Suominen) iĝis el ideo, kiun Rautio ricevis el la sveda radiodrama serio Familjen Björk (1936-1943, en vikidatumoj).
Foje oni ne memoris fermi la mikrofonon post la senda tempo de Markus-sedän lastentunti. Oni asertas en Finnlando, ke onklo Markus ne sentis la eraron kaj li diris uzante vulgaran vorton "Nyt Markus-setä lähtee paskalle" (nun onklo Markus iros por ke feki). Sed oni ne estas certe, ĉu tion diris Rautio aŭ alia radia laboranto Alexis af Enehjelm (en vikidatumoj). En la plej fruaj fontoj pri la afero oni mencias, ke Alexis af Enehjelm diris tiujn vortojn. Krome iuj asertas, ke vere la afero estis dirita svede, ne finne kiel oni en Finnlando normale kredas. Oni apenaŭ povas tute certigi la aferon. Pri la vortoj ne ekzistas registrado.[1] La rakonto apartenas al la finna folkloro.
Fontoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

