Markermeer

Markermeer
artefarita lago
Koordinatoj 52° 34′ 0″ N, 5° 13′ 0″ O (mapo)52.5666666666675.2166666666667Koordinatoj: 52° 34′ 0″ N, 5° 13′ 0″ O (mapo)
Markermeer (Nederlando)
Markermeer (Nederlando)
DEC
Markermeer (Zuiderzee)
Markermeer (Zuiderzee)
DEC
Map
Markermeer
vdr
Mapo

La Markermeer (Lago de Marken) estas lago en Nederlando, situante inter Noord-Holland kaj Flevoland. Je la nordorienta flanko ĝi situas ĉe la IJsselmeer, de kiu ĝi fakte formas la sudokcidentan fakon, per digo (fakte baraĵo) separita de ĝi. La lago havas triangulan formon havas areon de 700 km² kaj profundas, je la plej multaj lokoj, 2 ĝis 4 metrojn. La plej profundaj partoj estas la Pampusputten (Pampusputoj) kaj la ŝanelo Amsterdamo – Lelystad. La Pampusput antaŭ la bordo de Muiden estis antaŭa sablo-elfosejo kun profundo de 30 m). La puto malpli profundiĝis pro la disfalo de la randoj kaj sedimentiĝo de ŝlimo. La nuna profundo estas 10 ĝis 15 metroj. Parto de la lago apartenas al la Nationaal Park Nieuw Land (Nacia parko nova lando).

La Markermeer je la suda flanko transiĝas en la IJmeer (Lago de la IJ). En la nordokcidenta parto situas ronda golfeto ĉe la bordo de Noord-Holland apud Hoorn, la Hoornse Hop. Tiu parto oni povas krude indiki per la triangulo Schardam-Hoorn-Schellinkhout.

La Markenvadoj (Marker Wadden) estas plurparta areo de insuloj en la Lago de Marken (Markermeer), kiuj estis konstruitaj en 2016. Ĝi situas ĉirkaŭ kvar kilometrojn de la Houtribdijk (ankaŭ: 'Markerwaarddijk'), kiu ligas Enkhuizen kaj Lelystad. La insuloj estas konstruitaj per sablo, argilo kaj silto de la Markermeer. La projekto kontribuas al la natura restarigo de la malaltkvalita lago, kiu estis en malbona stato laŭ ekologia vidpunkto. Rezulte de la fermo de la Markermeer fare de la Houtribdijk, ŝlimo amasiĝis. Ĉi tiu silto, kune kun la turbuleco de la akvo, malklarigis la akvon en la Markermeer kaj sufokis la bentan biotopon, kaŭzante malbonigi la ekologian kvaliton de ĉi tiu natura rezervejo. Fiŝoj, akvoplantoj kaj moluskoj malfacile pluvivis, sekve de tio estis minaco de manĝaĵoj malabundaj por migrobirdoj.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.