Mark Herman

Mark Herman
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1954 (1954-01-01) (72-jaraĝa)
en Bridlington, Anglio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Northern Film School (en) Traduki
Woodleigh School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
verkisto
scenaristo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mark Herman (naskiĝis en 1954 en Bridlington, Yorkshire) estas brita reĝisoro, scenaristo kaj verkisto.

Post studo de grafika dezajno en Leeds li de 1983 ĝis 1986 studis filmadon kaj reĝisoradon en Londono. En 1992 li publikigis sian unuan (longan) kinejan filmon je la titolo Blame it on the Bell Boy. Internacie konatiĝis aparte lia socikritika minista komedio Brassed Off, la filmigo de la sukcesa muzikalo Little Voice kaj pro la holokaŭsta filmdramo La knabo en striita piĵamo.

Mark Herman por ĉiuj el siaj filmoj mem verkas la scenarojn. Krome li en Anglio publikigis librojn de poeziaĵoj kaj konatiĝis kiel verkisto de kantotekstoj.

Filmoj (reĝistorado kaj scenaro)

  • 1987 – Unusual Ground Floor Conversation (mallonga filmo)
  • 1987 – See You At Wembley, Frankie Walsh
  • 1992 – IBlame It On The Bellboy
  • 1993 – The 10 Percenters (nur scenaristo, televida serio)
  • 1996 – (Brassed Off) kun la aktoroj Ewan McGregor, Pete Postlethwaite kaj Tara Fitzgerald
  • 1998 – Little Voice kun la aktoro Ewan McGregor
  • 2000 – Purely Belter
  • 2003 – (Hope Springs) kun la aktoroj Colin Firth kaj Minnie Driver
  • 2008 – La knabo en striita piĵamo (The Boy in the Striped Pyjamas)

Premioj

  • 1997 – Emden Film Award de la Internacia Filmfestivalo Emden-Norderney (Germanio) pro la filmo Brassed Off
  • 1997 – Premio Peter Sellers Award for Comedy pro la filmo Brassed Off
  • 1997 – Premio Lumiére pro la filmo Brassed Off
  • 1997 – Granda Premio de la Pariza Filmfestivalo pro la filmo Brassed Off
  • 1997 – Speciala premio de la ĵurio de la Tokia Internacia Filmfestivalo pro la filmo Brassed Off
  • 1997 – Premio de la Writers Guild of Great Britain (verkista gildo de Britio) pro la filmo Brassed Off
  • 1998 – Premio César pro la filmo Brassed Off
  • 1998 – Germana Filmpremio pro la filmo Brassed Off
  • 1998 – Arĝenta Guild Film Award de la germania organizaĵo AG Kino pro la filmo Brassed Off
  • 2000 – Speciala mencio de la Internacia Filmfestivalo Giffoni pro la filmo Purely Belter
  • 2001 – Bronze Castle kaj Environment and Health Award de la Internacia festivalo de Juna Kino Castellinaria International pro la filmo Purely Belter
  • 2001 – Premio Semajno de Reĝisoroj (Director’s Week Award) de la Internacia Filmfestivalo Porto (Fantasporto) pro la filmo Purely Belter

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.