Mario Monje
| Mario Monje | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Mario Monje Molina |
| Naskiĝo | 29-an de marto 1929 en Irupana |
| Morto | 15-an de januaro 2019 (89-jaraĝa) en Moskvo |
| Lingvoj | hispana |
| Ŝtataneco | Bolivio |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto |
Mario Monje Molina (Irupana, 29-a de marto 1929 -- Moskvo, 15-a de januaro 2019) estis politikisto bolivia kiu estis fondinto kaj ĝenerala sekretario de la Komunisma Partio de Bolivio. Speciale, estis analizita la rolon kiun li ludis en rilato kun la aktiveco gerila kiun Ernesto Che Guevara iniciatis en 1966 kaj en kiu rezultis mortinta la revoluciulo argentina.
Biografio
Mario Monje estis unu de la fondintoj en 1950 kaj poste ĝenerala sekretario de la Partido Comunista de Bolivia.
En la jardeko de 1960, la Komunisma Partio de Bolivio, jam direktita de Mario Monje, subtenis dubasencan pozicion fronte al la armita lukto kiun pelis Kubo ekde la triumfo de la Kuba Revolucio en 1959. Unuflanke, la propra Monje kaj aliaj aktivuloj de la partio estis ricevintaj militan trejnigon en Kubo. Aliflanke Monje kaj aliaj estroj estis esprimintaj en iuj cirkonstancoj sian opozicion al ago gerila en Bolivio. La pozicio de Mario Monje kaj de la PCB estis tre priduba fronte al la ago de Ernesto Che Guevara kaj liaj homoj en Bolivio.
La 31-a de decembro de 1966, Monje kaj Guevara realigis konatan kunvenon en la tendaro gerila de Ñancahuazú en kiu tiu postulis la komandon de la trupoj, subtenante ke ne pretis akcepti ke fremdaj personoj estis je la komando de armeo gerila en lia lando. Guevara kontraŭstaris efike. Kvankam la kunveno finis en formo ŝajne afabla kaj Monje promesis reveni, fakte ne denove ekzistis kontakto inter ambaŭ ĉefoj. Ĉiukaze pluraj membroj de la PCB batalis kaj mortis en Ñancahuazú.
En la 1980-aj jaroj Monaje tuj translokiĝis al Moskvo, kie li restas de tiam.
En la dua parto de la filmo "Che" (2008), nomita "Gerilo", reĝisorita de Steven Soderbergh, kie oni parolas pri la laboro de Che en Bolivio, la aktoro Lou Diamond Phillips interpretis la rolon de Monje.
Bibliografio
- Jon Lee Anderson, Che Guevara. Una vida revolucionaria, 1997, Barcelona: Anagrama, ISBN 84-339-2572-0
- Inti Peredo, Mi campaña con el Che, 1971, Chile: El Umbral
- Harry Villegas, Pombo, un hombre de la guerrilla del Che, 1996, La Habana: Editora Política
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

