Mardan
| Mardan | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo | |||
| Administrado | |||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 363 788 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 576 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 34° 12′ N, 72° 3′ O (mapo)34.19583333333372.044722222222Koordinatoj: 34° 12′ N, 72° 3′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 311 m [+] | ||
| Areo | 632 km² (63 200 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Mardan, urdue مردان estas universitata urbego en provinco Ĥajber-Paŝtulando, kie ĝi estas ĉefurbo de kantono kaj distrikto. Mardan estas la dua plej granda urbo de la provinco.
Bazaj informoj
- areo: 632 km²
- supermara alteco: 310 m
- loĝantaro: 358 604 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo:
- telefonkodo: +92 937
Geografio
Mardan situas sur montetaro en proksimeco de Afganio. La provinca ĉefurbo Peŝavaro troviĝas 51, Islamabado 108, Rawalpindi 114, Fajsalabado 326, Lahoro 364, Multano 448, Kveta 647, Sukur 784, Hajderabado 1042, Karaĉio 1146 kilometrojn (aere) [2].
Historio
La nuna teritorio estis loĝata jam dum la paleolitiko (antaŭ pli ol 30.000 jaroj). En la ĉirkaŭaĵo de Mardan oni amase trovis arkeologiaĵojn. La proksima areo formis parton de tomba kulturo ĉirkaŭ 1800 antaŭ Kristo. Mardan iam formis parton de praa budhisma reĝlando. Manuskripto pri la plej frua registro de la numero 0 estis trovita proksime de Mardan en 1891, kaj datiĝas de la 3-a aŭ 4-a jarcento antaŭ Kristo. Dum ribelo de sipajoj en 1857 en Mardan ne okazis bataloj, ĉar ĝustatempe la lokaj trupoj estis senarmigitaj fare de la britaj fortoj. En 1937 Mardan iĝis distrikta sidejo. En 2011 suicida atako okazis en la armea bazo. La murdisto estis adoleskanto kun lerneja uniformo. Mortis 27 soldatoj kaj 35 vundiĝis.

Loĝantaro
| 1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2012 |
|---|---|---|---|---|
| 77 932 | 115 194 | 147 977 | 245 926 | 326 132 |
Eduko
En Mardan la unua universitato estis fondita en 2009, medicina kolegio en la sekva jaro, virina universitato en 2016, teknologia kampuso en 2017. Krome estas agrikultura kampuso,
Ekonomio

Mardan estas ĉefe agrikultura urbo. La pli gravaj kultivaĵoj estas: tritikoj, sukerkanoj, tabakoj, maizoj, rizoj, rapoj, mustardoj kaj fruktoj (oranĝoj, prunoj, persikoj, abrikotoj, piroj, mangoj). Irigaciaj kanaloj helpas la kultivadon. Mardan estas ankaŭ kreskanta industria urbo, kie funkcias tekstilaj kaj oleaj muelejoj, eĉ kiel unu el la plej grandaj sukermuelejoj en Sud-Azio. En la urbo oni produktas lokomotivojn, kahelojn, sapojn, brikojn, funkcias ankaŭ financa sektoro kun naciaj kaj eksterlandaj bankoj, krome trejna centro de la armitaj fortoj de Pakistano.
Trafiko
Mardan havas trairan ĉefvojon kaj plurajn distriktajn vojojn. Estas flanka fervoja trako, sed laŭ la mapo ĝi estas jam forlasita. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Peŝavaro.
Klimato
Mardan situas en duonarida klimato (BSh) laŭ klimata klasifiko de Köppen. En la urbo la averaĝa jara temperaturo estas 22,2 °C. Junio estas la plej varma monato kun meza temperaturo de 33.2 °C kaj kun rekordo de 41,5 °C. La plej malvarma monato januaro havas averaĝan temperaturon de 10.0 °C kun rekordo 2,1 °C. La jara precipitaĵo averaĝas 559 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- [3]
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.











