Marcel Boubou
| Marcel Boubou | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 22-an de septembro 1892 en Beaugency |
| Morto | 18-an de septembro 1942 (49-jaraĝa) en Aŭŝvico |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Familio | |
| Frat(in)o | Henri Boubou (en) |
| Okupo | |
| Okupo | lerneja instruisto instruisto esperantisto |
Marcel BOUBOU (Marcelo BUBU), naskiĝis en Beaugency (franca departemento Loiret) la 22-an de septembro 1892, mortis la 18-an de septembro 1942 en la koncentrejo Aŭŝvico, estis franca instruisto, aktiva en la laborista esperantista movado ĝis la dua mondmilito. Pro sia partumo al la kontraŭnazia rezistado li estis arestita jam en oktobro 1940. La 6-an de julio 1942, li estis sendita al la koncentrejo de Aŭŝvico, kie li pereis la 18-an de septembro.
Vivo
Boubou naskiĝis la 22an de septembro 1892- en la urbo Beaugency. Li studis la instruistan seminarion de 1908 —1911 en Orleans. Li instruis en La Baule, poste en Saint-Jean-de-la-Ruelle, Orleans-Les Aydes ĉe la strato de la universitato kaj fine Dauphine-avenuo, sin dediĉante al sia eduka tasko.
Apenaŭ elirinte el la instruista seminario, li aliĝis al la socialista partio. Post li aliĝis al la Komunista Partio. Kun aliaj kamaradoj, li kreis kaj vivigis la unuecan sindikaton en kiu li speciale zorgas pri la Internacio de la Instrulaboristoj, kun Georges Cogniot. Pro tio li estis persekutita per la Daladier-dekreto, kiu malpermesis la Komunistan Partion en Francio.
Boubou estis unuafoje arestita en februaro 1940, li estis liberigitaj post 48 horoj, ĉar neniun pruvon oni povis trovi kontraŭ li. Li estis denove arestita la 18-an de oktobro 1941 kaj kondukita al la malliberejo de la strato Eugene-Vignat. Li estis deportita al Germanio la 6-an de julio 1942. Li mortis en Auschwitz septembre de 1942.
Esperanto
Ekde 1921 Boubou estis tre aktiva en SAT, kie li gvidis la pedagogian sekcion, kaj en Fédération Espérantiste Ouvrière (FEO). Li ankaŭ agadis kiel esperantisto kadre de la Freinet-movado.
En 1931 li forlasis SATon okaze de la komunista skismo por agadi en la kadro de la IPE-movado. Li gvidis Esperanto-kursojn en la Labor-Borso, kaj ankaŭ perkorespondajn senpagajn kursojn al multaj instruistoj; li eĉ foroferas siajn feriojn al la somera Esperanta lernejo.
Verkoj
- Cours rationnel et complet d'espéranto (kun Jozefo Habert), 1921
Literaturo
- Historio de SAT 1921-1952. Paris: SAT 1953, 152 p.
- Lins, Ulrich. La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. 1988, 568 p. ISBN 5-01-003136-1
- Schwarz, Adolf. Survoje al Internacia de Proleta Esperantistaro. Faktoj, dokumentoj, rememoroj. Sofio 1992, 223 p.
- Liberté. Eld. Nacia Sindikato de Francaj Instruistoj, Parizo, 1946(?)
- Marcel Boubou 1892-1942. Der Esperantist n116 jun 1982, p. 127-129.
Eksteraj ligiloj
- Slipo en arĥivoj pri franca rezistantoj Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografio (en la franca), listo de politikaj malliberuloj en Aŭŝvico
- Biografia vortaro "Le Maitron" (en la franca) pri laborista movado
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

