Marc Le Fur
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Fur. |
Marc Le Fur, naskiĝinta la 28-an de novembro 1956 en Dakaro (Senegalo), estas franca politikisto.
Deputito UMP de Côtes-d'Armor inter 1993 kaj 1997, poste ekde 2002. Li estas vicprezidanto de la Nacia Asembleo ekde la 27-a de junio 2007.
Edukado
- Licenco pri historio
- Diplomita de Sciences-Po Parizo en 1978,
- Diplomita pri publika administrado de ENA Promocio Solidareco (1983).
Administra kariero
- 1983 : Subprefekto, direktoro de asistantaro de la prefekto de Côtes-du-Nord
- 1984 : Subprefekto, direktoro de asistantaro de la prefekto de Somme
- 1986-1988 : membro de la asistantaro de Édouard Balladur, ministro pri ekonomio kaj financoj
- 1988-1990 : Supra ŝtatoficisto por la internacia kunlaboro en la ministerio pri enlandaj aferoj
- 1990-1993 : Ĝenerala direktoro de la servoj de la Departementa Konsilio de Deux-Sèvres
- 1997-1998 : Aŭditanto en la 51-a promocio de Instituto de Supraj Studoj pri Nacia Defendo (IHEDN)
- 2000-2002 : Ĝenerala inspektistaro de la Administracio kaj ĝenerala sekretariato de la Instituto de Supraj Studoj pri Enlanda Sekureco, kiu arigas fakulojn pri sekureco.
Politika kariero
- Deputito de la 3-a deputita distrikto de Côtes-d'Armor de 1993 ĝis 1997 kaj ekde 2002 (reelektita en 2007 kaj en 2012)
- Vicprezidanto de la Nacia Asembleo ekde 2007
- Departementa konsiliano de la kantono Quintin ekde 2001
- Regiona konsiliano de la Bretonio de 1998 ĝis 2002
Diplomata kariero
Li estas membro de la Studgrupo pri la tibeta problemo de la Nacia Asembleo[1].
Konstitucio
Li estas la aŭtoro de la origina amendo por la enkonduko de la regionaj lingvoj en la franca Konstitucio.
Leĝo

La 21-an de decembro 2011, kun ok aliaj deputitoj, li voĉdonigis amendon n° 3947, nomita « amendo Le Fur ») en la Nacia Asembleo por modifi la ĝeneralan kodon de la teritoriaj kolektivumoj per apliko de la artikolo 11 de la Konstitucio de la Kvina Franca Respubliko. Tiu amendodiras ke je peto de unu kvinono de la departementaj konsilianoj subtenata de unu dekono de la balotantoj enskribitaj sur la balotaj listoj, departemento rajtas organizi referendumo por ŝanĝi administracian regionon[2]. La projekto de organiza leĝo kaj la leĝprojekto estis adoptita per la Nacia Asembleo la 10-an de januaro 2012[3].
Eblus do ekde nun (post aprobo de la Senato) organizi referendumon en Loire-Atlantique kaj en la kvar aliaj bretonaj departementoj por decidi ĉu, jes aŭ ne, la departemento Loire-Atlantique devas kuniĝi al Bretonio. Tiu elekto ne plu estos blokita per la negativa voĉdono de la regiono Luarlandoj. Per tiu teksto, la deputitoj ne decidas pri la rezulto sed kreas la kondiĉojn, kiuj ebligas al la civitanoj mem decidi.
Li favoras la kuniĝon de la departemento Loire-Atlantique al la regiono Bretonio, por reunuigi la historian Bretonion.
Li estis unu el la deputitoj UMP, kiuj sindetenis pri la eŭropa buĝeta pakto en oktobro 2012.
Li estis punita unuanime de la kunveno de la frakciaj prezidantoj de la Nacia Asembleo post la perfortoj okazintaj la 19-an de aprilo en la debato malfermanta la rajton al edziĝo de samseksaj homparoj[4].
Leĝpropono
Komence de 2013, li proponis permeson celebri religiajn geedziĝojn sen antaŭa civila geedziĝo[5].
Kontraŭado al la samseksa geedziĝo kaj amasinformado
Tre pinte en la batalo kontraŭ la samseksa geedziĝo[6], allogis plurfoje la atenton de la amasinformiloj[7], aparte kiam li dissendas per Twitter foton, multe uzita de la gazetaro, kun subteksto "geja geedziĝo, adopto, GPA, PMA : tiu deputito decidas pri la estonteco de niaj infanoj... ni postulu referendumon" kaj montranta la deputiton de la plimulto Thomas Thévenoud (PS) - kaj ne Guillaume Bachelay male al kio estis dirita en la pepaĵo- ludanta skrablon perrete per sia tabulkomputilo, dum la debatoj de la Nacia Asembleo[8].
Notoj kaj referencoj
- ↑ Studgrupo pri la tibeta problemo
- ↑ Amendo n° 1 prezentita de S-ro Le Fur, S-ro de Rugy, S-ro Grall, S-ro Lasbordes, S-ro Benoit, S-ino Marguerite Lamour, S-ro Christian Ménard, S-ro Goulard kaj S-ro Priou
- ↑ Kompleta protokolo de la 1-a kunsido de mardo, la 10-an de januaro 2012, 3. Apliko de la artikolo 11 de la Konstitucio, balotoj pri la du projektoj
- ↑ http://www.franceinfo.fr/politique/incidents-a-l-assemblee-trois-ump-prives-d-un-quart-de-leur-indemnite-parl-963759-2013-04-24[rompita ligilo]
- ↑ Deputitoj UMP proponas religian geedziĝon sen civila geedziĝo semajna gazeto "Le Point", la 3-an de februaro 2013
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-05. Alirita 2014-12-02 .
- ↑ huffingtonpost : afero de ĝendarmo kaj policaj perfortoj & disputo en la Nacia Asembleo
- ↑ Le Figaro
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
- Deputitoj de la 14-a parlamenta periodo laŭ distrikto
- Alfabeta listo de la deputitoj de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

